
17/09/2017
Kontraŭ-faŝisma manifestacio okazis pasintan sabaton en Ateno, Grekio, kvar jarojn post la morto de repisto.
Pavlos Fyssas estis ponardita, elirante de kafeterio, dum sesdeko da membroj de "Ora tagiĝo" atendis lin ekstere.
Por tiu omaĝo, pli ol 3 000 personoj kolektiĝis, sed kolizioj okazis, kun ĵetoj de brulboteloj, proksime de la lokoj de la partio, blokita de la polico.
Almenaŭ ok personoj estis arestitaj.
«Ni postulas fermadon de la lokoj de tiu nazia organizaĵo», eksplikas tiu manifestaciantino. «Ĝi ne estas politika partio. Ili uzadas siajn lokojn por prepari rasismajn atakojn. Ni estas ĉi tie por aserti, ke ni daŭre luktos kontraŭ la faŝistoj, de Grekio ĝis Usono».
La proceso de membroj de "Ora tagiĝo", komencita en 2013, ne ankoraŭ finiĝis, kaj la ĉefaj suspektatoj estis liberigitaj.
"Ora tagiĝo" estas hodiaŭ la tria partio en Grekio, malantaŭ la maldekstra partio Syriza, kaj la konservatuloj de Nova Demokratio.
Dum la unuaj ses monatoj ĉi-jare, la greka polico registris 27 atakojn, kun rasisma karaktero, kontraŭ rifuĝintoj aŭ migrantoj.
Tiu nombro verŝajne estas sub-taksita, ĉar multaj viktimoj timas mencii tiujn atakojn.

08/09/2013
Grekio : la repisto Killah P murdita de novnazioj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-repisto-killah-p-murdita-de-novnazioj
