Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2017 1 25 /09 /septembre /2017 20:27
afp.com/John MACDOUGALL

25/09/2017

La eniro en la Bundestag de la ekstremdekstra partio "Alternative für Deutschland" (Alternativo por Germanio), kun alta rezulto, konsistigas historian «cezuron» laŭ la germana kaj eŭropa amasinformiloj.

«ZfD, Zäsur für Deutschland» (Cezuro en Germanio), titolas Der Spiegel en vortludo, kiu kunligas la siglon de ekstremdekstro  - AfD – kun tiu historia evento. Ekstremdekstro efektive eniras en la Bundestag, kun pli ol 13% el la voĉoj, kaj verŝajne pli ol 80 deputitoj.

Inter la «ok unuaj instruaĵoj», kiujn Der Spiegel mencias, koncerne tiun balotan rezulton, la ĵurnalo ĉefe emfazas la eniron de «dekstraj populismuloj (AfD) kiel tria forto, partio kiu enkalkulas multajn dekstrajn ekstremistojn ene de ĝi. La fantomoj el estinteco ĉeestas denove». La efiko estos sentebla, prognozas la magazino: «ŝokaj paroladoj, provokoj, enscenigo de skandaloj – la AfD uzados ĉion eblan en la celo akiri sukceson post kvar jaroj, la kondiĉo pro tio estos la divido de la germana socio». 

 

Vastega kampanjo en la sociaj retoj

«La eniro de la AfD ne estas surprizo (…) sed tio estas cezuro», opinias ankaŭ Süddeutsche Zeitung. Unu el la decidigaj elementoj de ĝia sukceso staras en la timo de la rifuĝintoj alvenintaj amase en 2015. Al tio, aldoniĝas ampleksega kampanjo en la sociaj retoj, amplekso neniam atingita de alia partio.         

«Tio estas la triumfo de kampanjo bazita sur la timo de enmigrado, analizas Die Welt. La moderuloj en la partio estos eĉ pli malfortigitaj. Sed la radikala kolero de la ekstremdekstro entenas potencialon de internaj konfliktoj, kiu povus konduki al disrompiĝo de la parlamenta grupo». 

«Ribelo en la balotejo», titolas siafanke Handelsblatt. «Multaj efektivigis protestan voĉdonon, malgraŭ la ksenofobio», skribas la ekonomika ĵurnalo, kiu opinias, ke la voĉdonantoj fakte celis «la neklaran strategion de ŝanceliĝanta registaro». «Nek en la krizo pri eŭro nek en la krizo pri rifuĝintoj, la CDU-CSU kaj la SPD sukcesis percepti la emocian etoson de la loĝantaro, eĉ kompreni ĝin», opinias la ĵurnalo. 

 

Aparta kazo en Eŭropo

La eŭropa amasinformilo ankaŭ insistas pri la «triumfo» de «ekstremdekstro» (La Repubblica, en Italio) aŭ de la «populismuloj» (Corriere della Sera).

La graveco de tiu sukceso de la AfD estas taŭge resumita de la hispana ĵurnalo El País: «Estas certe, ke la ekstremdekstra populismo kreskis tiujn pasintajn jarojn en preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj, kun procentoj pli altaj ol tiuj de la AfD (…). Sed estas vere ankaŭ, ke Germanio estas unika kazo pro evidentaj historiaj kialoj. Ekzisto de ekstremdekstra partio estis konsiderata kiel preskaŭ neebla en Germanio pro ĝia nazia estinteco. Tio ne plu estas la kazo hodiaŭ».     

«Temas ankaŭ pri eksterordinara fakto, daŭrigas la ĵurnalo, ĉar la ekapero de ekstremdekstro okazas en kunteksto de historia prospero, kies precedenco estis maloftaj. En la kazo de la AfD, la protesto naskiĝas ĉefe pro nativisma forpuŝo de socio, kiu fariĝis malpli kulture homogena». 

«La germanaj voĉdonantoj prezentas la fakturon de la krizo de la rifuĝintoj», titolas la konservativa ĵurnalo Die Presse. «Merkel ne plu povos daŭrigi kiel antaŭe, konfirmas la liberala ĵurnalo de Vieno Der Standard. Ĉekape de riĉa lando, la kancelierino devas nun aŭskulti la frustiĝintojn kaj malriĉulojn».

Video :

Dimanĉon vespere, de Berlino ĝis Frankfurto, miloj da germanoj komencis «rezistadon», laŭ ilia esprimo. Ekde kono de la balotaj rezultoj, kiu metas la AfD, ekstemdekstran partion en trian pozicion, la kontraŭfaŝismaj aktivuloj tuj surstratiĝis.

Per la krio de «Berlino malamegas la AfD» aŭ «naziaj porkoj», la aktivuloj bruege manifestaciis antaŭ la ĝenerala sidejo de la kontraŭ-eŭro kaj kontraŭ-migranta partio, kie grava sekureca aranĝo estis deplojita.   

En Frankfurto same kiel en Kolonjo, ankaŭ defiladoj amasigis milojn da loĝantoj svingante afiŝtabulojn malfavore al la AfD. Siaflanke, la juda komunumo denuncis la programon de la AfD, kiun ĝi juĝas «abomeninda». La fantomoj el estinteco ĉeestas denove, maltranviliĝas siaflanke la semajna ĵurnalo Der Spiegel. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }