Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 septembre 2017 3 27 /09 /septembre /2017 16:12

27/09/2017

La arestitaj personoj estas akuzataj pri «publika maldeco» kaj «instigo de junuloj al malmoraleco».

Vendredon, ili svingis ĉielarkan flagon dum koncerto de la libana muzikgrupo Maŝru'Lajla. Tri tagojn poste, lundon 25an de septembro, almenaŭ ses personoj estis arestitaj en Kairo (Egiptio), akuzataj pri «publika maldeco» kaj «instigo de junuloj al malmoraleco», laŭ sekurecaj kaj juĝaj informfontoj.

Laŭ juĝa informfonto, la esploro pri tiu afero estis transmetita al la nacia egipta prokurorejo por Ŝtatsekureco.

Maŝru'Lajla de nun malpermesita en Egiptio

https://www.youtube.com/watch?time_continue=8&v=NF__cpsDmZk

La afero pri ĉielarka flago, tutmonda simbolo de la lesbanina, geja, ambaŭseksema kaj transgenra komunumo (GLATA), svingita dum la koncerto de Maŝru'Lajla, estigis viglan polemikon tiujn lastajn tagojn en la amasinformiloj kaj sociaj retoj, inter la konservativuloj kaj la defendantoj de la individuaj liberecoj.

Maŝru'Lajla estas araboparolanta muzikgrupo plej konata en la tuta mondo. Muziki denove en Egiptio ne estos permesata al ĝi, anoncis la tre konservativa Sindikato de la egiptaj muzikistoj. En junio, ankaŭ Jordanio malpermesis Maŝru'Lajla koncerti en la ĉefurbo Amano, post protestoj de konservativaj parlamentanoj. Hamed Sinno, ĉefrolulo de la libana muzikgrupo kaj malkaŝe geja, estas konata pro lia engaĝiĝo favore al la GLATa komunumo.

 

Samseksemo estas permesata, sed la gejoj ĉaspersekutataj 

Kvankam la punleĝaro ne malpermesas samseksemon en Egiptio, la gejoj estas tamen arestitaj pro «instigo al diboĉo» aŭ «malestimo al religio». En 2001, la afero kromnomita «Queen Boat», ege disvastiĝis en la amasinformiloj: 52 personoj estis arestitaj de la polico en geja klubo.

Antaŭnelonge, en aprilo 2016, 11 viroj estis kondamnitaj al punoj ĝis dek du jaroj da enkarcerigo pro «instigo al diboĉo», kaŭzante indignon en la okcidentaj kancelarioj. Ankaŭ la fama apo pri gejaj renkontiĝoj Grindr estas uzata de la polico en la celo ĉaspersekuti la samseksemulojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }