
09/09/2017
De post la fermado de la «ĝangalo» en Kalezo, la migrantoj, kiuj estas pli kaj pli multnombraj en Bruselo, celas atingi Unuiĝintan Reĝlandon.
Ĉu la evento ripetiĝas en Bruselo? La migrantoj kolektiĝas denove en la publika ĝardeno Maximilien. Por malhelpi la instaladon de nova kampadejo, same kiel en 2015, la polico multobligas siajn intervenojn. Sed la NROj denuncas tiujn timigojn. Magali Clerbaux, respondeculino por la Ruĝa-Kruco, incitiĝas kontraŭ la konfiskado de legitimiloj, telefonoj kaj «dormosakoj, dorsosakoj, kaj kelkfoje vestaĵoj».
Laŭ la polico, 600 migrantoj vivas en la parko Maximilien kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ili precipe devenas de Sudano kaj Eritreo.
De post la fermado de la «Kaleza ĝangalo», la belgaj aŭtoritatoj, timas kreadon de kampadejo de rifuĝintoj en Bruselo.
Same kiel en 2015, la NROj organiziĝas por helpi la migrantojn. Tiujn pasintajn semajnojn, Ili plifortigis sian ĉeeston. Yasin Haj Idrisi fondis la organizaĵon "Belgian Kitchen", kiu nutras la rifuĝintojn. «Kiam ni komencis disdoni manĝaĵojn, 250 personoj averaĝe ĉeestis tie. Nun ni disdonas de 600 ĝis 650 pladojn», li eksplikas. Sed la migrantoj ne intencas peti azilon en Belgio. Bruselo estas nur etapo antaŭ ol atingi Unuiĝintan Reĝlandon.
