Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 septembre 2017 7 10 /09 /septembre /2017 15:15
Bildo: Kalkato, Barato: Manifestacio antaŭ la birma konsulejo kontraŭ la genocido de la Rohingja popolo. La manifestacio estis organizita de "Bastar Solidarity Network".

10/09/2017

En la kampadejoj de rohingjaj rifuĝintoj en Bangladeŝo, epidemioj minacas, pro la aĉaj higienaj kondiĉoj. 

De du semajnoj, almenaŭ 290 000 rohingjaj rifuĝintoj fuĝas Birmon por atingi Bangladeŝon, kie ili amasiĝas sub tendoj. Sume, preskaŭ duon-miliono da Rohingjoj tendumas en tiu landlima areo, kaj la epidemioj minacas.

Sub kabano de kampadejo en Balu Khali, la kruroj de infano, aĝa je unu jaro kaj duono, estas kovritaj per medicinaj bendoj. Ili estas bruligitaj je dua grado. Ŝia patrino, kun vualita vizaĝo, atente rigardas. «La birmaj militistoj ĵetis bolantan akvon al ŝi, kiam ni fuĝis», ŝi rakontas.

Doktoro Karmaker, kiu laboras ĉi tie por la bangladeŝa asocio "Gonoshashtrya Kendra", ricevas multajn similajn vunditojn. «Mi ofte akceptas personojn kun vundoj kiel tiu ĉi, aŭ per kugloj», li mencias.

El la 700 pacientoj akceptitaj sabaton en tiu improvizita malsanulejo, plimulte tamen suferas pri digestaj perturboj. Tio malkaŝas la imponan problemon de higieno en tiu ladurbo, kie loĝas pli ol 20 000 personoj. «Multaj venas kun diareoj kaj disenterioj. En alia kampadejo, la situacio estas eĉ pli grava: rivero transpasas ĝin, kaj ili fekas kaj uzas la akvon ĉe la sama loko. Se higieno ne estas plibonigita, kaj trinkebla akvo ne alportita, ili suferos pri ĥolero», timas doktoro Karmaker.

Kelkaj kamionoj pasas laŭlonge de la vojo por disdoni akvon, sed tio ne sufiĉas. Humanitara helpo terure mankas por nutradi preskaŭ duon-milionon da rohingjaj rifuĝintoj.

03/07/2013

Birmo : Human Rights Watch kulpigas Birmon pri “etna purigado”

http://neniammilitointerni.over-blog.com/birmo-human-rights-watch-kulpigas-birmon-pri-%E2%80%9Cetna-purigado%E2%80%9D

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }