Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 août 2017 7 06 /08 /août /2017 14:41
La Bolivara nacia gvardio stariĝas ĉirkaŭ la oficejoj de la Prokuroraro en la centro de Karakaso, por malhelpi Luisa Ortega-n eniri.| AFP

06/08/2017

En Venezuelo, la nacia gvardio laŭvorte sieĝis la lokojn de la publika ministrejo, sabaton matene en Karakaso. Tiu izoliga aranĝo celis malhelpi la ĝeneralan prokurorinon aliri sian oficejon. Malamikiĝinte kun sia registaro, Luisa Ortega poste estis eksigita el siaj funkcioj, kaj anstataŭigita per la nuna popol-mediaciisto.

Luisa Ortega jam estis minacita. Nomumita en 2007 ĝeneralan prokurorinon fare de la eks-prezidento Hugo Chávez, Luisa Ortega fariĝis en kelkaj semajnoj la principa institucia figuro, kiu defias la nunan prezidenton Nicolás Maduro-n. Pasintan 30an de julio, la prokurorino iniciatis proceduron por akiri nuligon de la baloto de la nova Konstitucia asembleo, kiun ŝi opinias kontraŭleĝa.  

 

Ultimato de la Merkosudo 

La Ŝtatoj, membroj de la Merkosudo (Brazilo, Urugvajo kaj Paragvajo) decidis sabaton suspendi politike Venezuelon de la sud-amerika komuna merkato pro «rompo kun la demokratia ordo» post la elekto de la nova konstitucia asembleo. Jam eksterigita el la komerca kampo, Venezuelo estas nun submetita al ultimato: «La suspendo finiĝos nur kiam demokratia ordo estos plene restarigita», eksplikas komunikaĵo de la Merkosudo.       

Intervjuo de El Libertario: «Ĉavismo-madurismo estas nura diktaturo, nenio alia.

 

Venezuelo frontas senprecedencan socian movadon. La registaro Maduro konservas la potencon, kaj efektivigas sangoplenan represion, aŭgurante la plagon de vere enlanda milito. La iluzio de pseŭda «bolivara revolucio» je la servo de la popolo tia, kia ĝi estis prezentita de Hugo Chavez komence de la 20a jarcento, ŝanceliĝas sub la jugo de katastrofa socia realeco.

Jen interparolo kun aktivuloj de la grupo "El Libertario" de Karakaso pri ilia agado kaj analizo. 

 

Demando de "Liberecana alternativo" (AL- franca grupo): De kvar monatoj, la politika kaj socia situacio en Venezuelo estas tumultega, kun daŭraj manifestacioj kontraŭ la registaro Maduro. Ĉu vi povas klarigi la kialojn de tiu ribelo?

 

Respondo El Libertario: La registaro argumentas, ke tiu movado estas la rezulto de vasta komploto de la usona imperiismo, de la burĝaro kaj de la ekstremdekstra opozicio. Tia ekspliko, markita de malnovaj stalinismaj procedoj, estas trosimpla kaj grandparte erara.

La ĉefaj kaŭzoj de la malkontenteco rilatas al la ekonomia situacio, kiu estas katastrofa, konsekvenco de nia ekskluziva dependeco pri eksportado de «nia» petrolo. Nun, tiu ekstraktado malkreskis kaj ĉefe, la nafto-kurzoj ege malaltiĝis. La tuta ekonomio de la lando suferas de tio. La ekonomia miraĝo de la Venezuelo de Chávez, kaj la falsa ideo pri tiu neelĉerpigebla rento, kiu kelkajn jarojn antaŭe faris iluziojn pri «konstruado de la socialismo», nun kolapsas, kaj kun ili la sociaj akiraĵoj kaj la ekstrema malriĉiĝo de la popolaj klasoj.   

Alia emfazinda aspekto, en tiu kunteksto de popola ribelo, temas pri la propra karaktero de la registaroj, kiuj sin sekvis de post 1999, kun komunaj karakterizaĵoj: kreskanta koruptado, reala nekompetenteco kaj incitega aŭtoritatismo, akompanata de represio kaj Ŝtata perforto.   

Hodiaŭ, la ĉavo-madurismo estas nura diktaturo, nenio alia.

La institucia opozicio al la Ĉavismo, alianco de soci-demokrataj kaj dekstraj partioj, nomita Rondotablo de demokrata unio (MUD), pretendas esti la sola reprezentanto de tiuj amasaj manifestacioj. Fakte, la movado estas la konsekvenco de la ekonomia krizo kaj de la popola laĉiĝo, kiu vidas tiun politik-militan kaston kroĉiĝi ĉe la potenco.   

 

AL: La nuna amasa partopreno de la popolaj klasoj al la manifestacioj estas elemento relative nova. Kiuj elementoj eksplikas tiun rompon inter la popolo kaj la Ĉavismo?    

 

El Libertario: Ĉiam ekzistis kritikaj sektoroj ene de la popolo, interalie en la sindikatisma medio, kiuj tute ne fidis la deklaraciojn de Chávez. Tiuj grupoj, malplimultaj 14 aŭ 12 jarojn antaŭe, senĉese kreskis post la malapero de la nekontestebla karismo de Chávez, kies morto koincidis kun la malkresko de la nafto-rento.  

De tiam, ĉesis la iluzio pri senkondiĉa populara apogo al la reĝimo. Des pli, ke iliaj miskondutoj (koruptado, neefikeco kaj represio) fariĝis malkaŝaj.

Unu el la simbolo de tiu malkonsento, estas la socia politiko de la Ĉavismo. Dum jaroj, la reĝimo laŭdis sian socian politikon, en rilato kun la supozita divido kaj redistribuado de la resursoj venintaj de la petrolo. Ĝi emfazis interalie tion, kion oni nomis la «misioj», tio estas: vasta programo celante plibonigi la ĉiutagaĵojn de la plej malriĉuloj (popularaj magazenoj, sanigado de la kvartaloj, rajto al sano kaj edukado). De post la alveno de Maduro, la «misioj» bruske haltiĝis. Pro tio, kreskis la popola malkontenteco kaj la nuna impliko de la popularaj klasoj en la aktuala procezo de mobilizado. 

 

AL: Kio estas la rolo kaj la influado de la liberecana movado ene de tiu movado kontraŭ Maduro?

 

El Libertario: Anarkiismo ĉiam ĉeestis en la historia tradicio de klasbatalo en Venezuelo, kiel aliparte en granda parto de la latin-amerikaj landoj. Tradicio tamen, hodiaŭ pli malforta, spite la strebojn, kiujn ni plenumas de post 1995, ĉirkaŭ nia grupo kaj nia ĵurnalo El Libertario.

Eĉ, se ni reprezentas nekontesteble malplimulton en la politika medio de la lando, ni provas partopreni en la sociaj luktoj.

Ni defendas nian identecon, kontraŭstare kun ĉiaj formoj de aŭtoritatisma potenco (ĉu registaro, ĉu opoziciaj partioj) Ni defendas niajn agadvortojn: memmastrumado, direkta agado, kaj memstareco de la sociaj movadoj.

 

AL: Kiajn perspektivojn malfermas tiu ciklo de kontestado? Ĉu vi ne timas, ke la ebla fino de la Ĉavismo ne estos okazo por la reveno de la malnova oligarkio submetita al Vaŝingtono?

 

El Libertario: El nia liberecana vidpunkto, ni luktas por egaleca socio, libereco kaj frateco. Pro tio, nia tuja perspektivo estas la batalo, fronta kaj sen kompromito, kiun ni plenumas kontraŭ la «ĉavo-madurisma» kasto, kiu pretekste de pseŭdo-«socialismo» kaj «revoluciaj» paroloj, regas la potencon ĝis nun.

Samtempe, ni faras al ni neniun iluzion pri tio, kio povus okazi post renverso de la Ĉavismo. Ni havas la konvinkon, kiel anarkiistoj, ke nia lukto daŭros, kia ajn estos la registaro, sub ordono ĉu de la usona imperiismo, ĉu de Kubo.  

http://www.polemicacubana.fr/?p=12249 

Interparoloj kolektitaj kaj tradukitaj de Jérémie Berthuin (AL Gard)

Pli da informoj pri la socia kaj politika situacio en Venezuelo en la blogo de El Libertario:

http://periodicoellibertario.blogspot.com. 

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }