/image%2F0553642%2F20221201%2Fob_d19173_51225-hr.jpg)
13/08/2017
Bildo: Konsistigis la homamason, kontraŭ-manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ unuiĝinta kolektiĝo de la usona radikala dekstro : novnazioj, blankaj supereculoj, Ku-Kluks-Klano, ĝis la alternativa dekstro.
Kolektiĝo de usonaj ekstremdekstraj movadoj, degeneris al perfortoj, kiuj okazigis mortinton kaj dekojn da vunditoj, sabaton en Charlottesville (Virginio).
La evento estigis polemikon post la ambigua sinteno de la prezidento Donald Trump. Aliparte, du policistoj mortis en la akcidento de helikoptero proksime de la urbo. Neniu rilato ekzistas inter tiu akcidento kaj la perfortoj.
Unu el la viktimoj estas 32-jara virino, kiu mortis, kiam veturilo sturmis, intence laŭ atestantoj, al homamaso da kontraŭ-manifestaciantoj, venintaj por protesti kontraŭ tiu unuiĝinta kolektiĝo de la usona radikala ekstremdekstro: novnazioj, blankaj supereculoj, Ku-Kluks-Klano, ĝis la alternativa dekstro (Alt Right), kies almenaŭ parto subtenis Donald Trump dum la prezidenta baloto.
La FBI malfermas enketon
La FBI, federala polico, anoncis malfermon de enketo pri la cirkonstancoj, en kiuj la veturilo sturmis al la homamaso, mortigante la junan virinon, kaj vundante 19 aliajn personojn. La kondukanto de la veturilo estis arestita, kaj la polico kvalifikas la fakton «krima hommortigo», deklaris la ĉefo de la polico de Charlottesville, Al Thomas.
Laŭ la televidkanalo CNN, la suspektito, James Alex Fields Jr, 20-jaraĝa, estis kulpigita pro murdo, vundoj kaj delikto pro fuĝo. «Ni paŝadis sur la strato, kiam nigra aŭ griza aŭto, sturmis al ni kaj koliziis kun ĉiuj. Poste, ĝi retroiris kaj koliziis kun ni denove», deklaris atestanto. « Junulino sur la strato, estis kripligita. Ili retroiris intence », rakontis alia viro, kiu ĉeestis la okazintaĵon.
Trump kritikata
La usona prezidento Donald Trump kondamnis la perfortaĵojn de Charlottesville, sen decidiĝi pri la respondeco de unu aŭ alia surloka kampo. « Ni kondamnas kiel eble plej intense, tiun grandegan elmontron de malamego, sektismo kaj perforto venintaj de diversaj partoj », li deklaris elde sia golfo de Bedminster (New Jersey), kie li ferias.
La demokrata Hillary Clinton, venkita de S° Trump en la prezidenta baloto de 2016, kritikis lin, sen nomi lin. « Kiam ni permesas, ke tio daŭru, pere de "silenta kuraĝigo" aŭ per neagado, ĉiu minuto estas honto kaj danĝero por niaj moralaj valoroj », ŝi tvitmesaĝis.
Ankaŭ la respublikana senatano de Florido, Marco Rubio, intervenis en Tvitero. « Gravege estus por la nacio, ke ni aŭdu la prezidenton priskribi la eventojn de Charlottesville, kiel ili vere estis, t.e terorisma atako kondukita de blankaj supereculoj ».