Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 août 2017 4 17 /08 /août /2017 19:28

17/08/2017

Post malpermeso de la festoparado, la organizantoj decidis, pro sekurecaj kialoj, ke la Parado ne okazos ĉi-jare.  

«Mi centprocente klaras. La organizado de evento kiel parado estas laŭ mi kontraŭleĝa kaj konsekvence ne okazu». Lundon 14an de aŭgusto, la konversacio inter Jacqueline Nabagesera, uganda aktivulino pri la GLATaj rajtoj (lebaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj), kaj la pastro Simon Lokodo, ministro pri etiko kaj integreco, daŭris pli ol dekkvin minutojn kaj plurfoje incitiĝis.                                           

Konata pro la vigleco de liaj paroladoj kontraŭ la GLATa komunumo, de jam du semajnoj la pastro minacis pri arestado la gvidantojn de la movado, se ili obstiniĝas organizi novan paradon de la Fieroj sabaton 19an de aŭgusto. Li eĉ avertis, ke li fizike agresos unu el ili okaze de renkontiĝo, precizigas la organizantoj de la Geja Fiero 2017.

La uganda GLATa komunumo tamen antaŭregis la situacion, respektante absolutan diskretecon. De merkredo 16a ĝis vendredo 18a de aŭgusto, ĝi planis serion da festaĵoj, informante la ĵurnalistojn nur ĉe la lasta momento. Ĉiaj mencioj en la sociaj retoj estis malpermesitaj. Sed tiu singardemo ne sufiĉis. Merkredon matene, asertas la organizantoj, la polico – kiu, ĝis nun nek konfirmis, nek malkonfirmis tiun operacon – okupis la lokon, kie devis okazi la parado.

 

«Decidi estas malfacile» 

«Ili malpermesis la eventon pretekstante, ke ni "rekrutigas"», bedaŭras Jacqueline Nabagesera. Pli poste en la tago, dum traktado kun la polico, tiuj ĉi ŝajne okupis ĉiujn aliajn lokojn, kie devis okazi la eventoj, laŭ la organizantoj, kio instigis ilin nuligi ĉion, precipe la sabatan paradon. «Decidi estas malfacile, sed finfine, ni devas priatenti la sekurecon de la komunumo», daŭrigas S-ino Nabagesera.

Jam pasintjare, viglega polica operaco dum evento organizita de la GLATa komunumo, instigis la gvidantojn de la movado prokrasti la Gejan Fieron. Ĝi fine parte okazis borde de la Viktoria lago, kvankam ĝi estis unu plian fojon, interrompita de la polico. Ĝis nun, la organizado de nova parado ne estas antaŭvidita, laŭ Jacqueline Nabagesera: «Organizi ĉiujn ĉi eventojn postulas grandegan energion, ŝi eksplikas. Sed ni revenos».

Spite la forlason en 2013 de leĝo aparte homofobia (puno je tutviva malliberejo kaj devigo al fidenunco), samseksemo plu estas punita per malliberejo en Ugando. Pluraj politikaj famuloj, el kiuj la prezidento de la Parlamento, antaŭnelonge postulis alprenon de pli represia leĝo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }