Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 août 2017 2 15 /08 /août /2017 14:47

15/08/2017

En Sirio, la ĉiutagaĵo de la milit-rifuĝintoj iĝas eĉ pli malfacila pro la somera varmo.

En la kampadejo de delokitoj en Ajn Asa, situanta norde de la urbo Raka, nutraĵoj kaj medicinaj provizoj ne sufiĉas.

De post septembro 2016, tiun kampadejon priloĝas 8 000 sirianoj, kiuj fuĝis la teritoriojn regatajn de la Islama Ŝtato.

«Ni forlasis Dair Az-Zaŭr-n la 2an de aŭgusto. Ni devige fuĝis la bombadojn, la detruadojn, la aviadilaron. Ni havis nenion por manĝi, eĉ ne panon. Ni sukcesis fuĝi IŜ-n kaj alveni ĉi tie. Ni trapasis semajnon sur la vojo, en la dezerto, sen akvo kaj nutraĵoj, kaj ni ĵus alvenis en tiu kampadejo», rakontas Saker al Jasem.

En Raka, la batalo daŭras. La ĝihadistoj plu forte rezistas kontraŭ la batalantoj de la araba-kurda alianco, subtenata de Vaŝingtono.

Britaj civitanoj estas surloke por batali kontraŭ IŜ-n. «Antaŭ ol veni ĉi tien, mi havis vivon normalan, kiel ĉiuj. Mi riparis komputilojn kaj pentris. Iam, mi decidis kuniĝi kun la kurdaj batalantoj de la YPG, ĉar mi volis lukti kontraŭ la malbono en Sirio. Tio vere okazis tiel simple», eksplikas Jack Holmes, brito fariĝinta tiraljoro.

La ofensivo por reakiri la sirian ĉefurbon el IŜ, komenciĝis pasintan 8an de junio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }