Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 août 2017 2 01 /08 /août /2017 15:51
Bildo: Manifestacio en Moskvo la 23an de julio 2017 - ©Mladen ANTONOV, AFP

01/08/2017

Rusio pretiĝas tute bridi la liberan reton. La rusia prezidento Vladimir Putin subskribis novan leĝon, kiu malpermesos uzadon de retkonekto per Virtuala Privata Reto, ekde la 1-a de novembro 2017.

Ene de la rusiaj amasinformiloj turmentitaj de la Ŝtataj komunikiloj, Interreto estas konsiderata kiel unu el la lastaj lokoj de esprimlibereco. Tamen, tiujn pasintajn jarojn, la rusiaj aŭtoritatoj promulgis plurajn represiajn leĝojn, en la celo kontroli pli tion, kio estas publikigita en la reto. Persekutoj ekzemple povas esti plenumitaj kontraŭ persono, surbaze de mesaĝoj, kiujn ĝi publikigis en la sociaj retoj. La rusia registaro aliparte jam blokis centojn de retpaĝoj «kiuj enhavas kontraŭleĝan karakteron». La oficiala celo estas lukti kontraŭ ekstremismo, sed kritikantoj opinias, ke tiu manovro havas kiel ĉefan celon, silentigi la politikajn opoziciulojn. Laŭ la organizaĵo pri la homaj rajtoj "Human Rights Watch", kelkaj el la leĝoj koncerne la reton, estas ellaboritaj por redukti la spacon dediĉitan al la publika debato, kaj atencas al la homaj rajtoj. 

 

Elturniĝa metodo

La blokitaj retpaĝoj estas tamen plu alireblaj pere de VPN (Virtual Private Network -  Virtuala Privata Reto VPR). Per konekto al servilo VPR, eblas krozi enrete kun la IP-adreso de la retprovizanto de la VPR, konektiĝante el alia lando, en kiu la retpaĝoj ne estas blokitaj.

La rusiaj aŭtoritatoj deziras ekde nun ĉesigi tiun elturniĝan metodon. Leĝo pri malpermeso de uzado de VPR estis subskribita de la prezidento Putin, kaj aprobita de la Dumo, la malalta ĉambro de la Rusia parlamento. «Ne temas pri cenzura aranĝo. Ni simple volas eviti, ke la rusiaj civitanoj aliru kontraŭleĝan enhavon», asertis Leonid Levin, ĉefo de la komitato de la Dumo pri inform-politiko. La nova leĝo ekvalidos ekde la 1a de novembro.

Rusio tiel sekvas la ekzemplon de Ĉinio, kiu malpermesos la uzadon de VPR ekde februaro 2018. Aliparte, Apple deprenis ĉiujn apojn el sia ĉina Apo-butiko.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }