27/08/2017
Mil personoj defiladis sabaton 26an de aŭgusto kontraŭ la kontrolo de la rusa reto. Deko da arestadoj okazis.
Mil personoj defiladis sabaton 26an de aŭgusto sub pluvego sur la moskvaj stratoj, kontraŭ la intensiĝanta kontrolo kaj restriktoj en Interreto. Deko da arestadoj okazis dum tiu manifestacio, laŭ la rusa NRO OVD-Info, specialigita pri observado de la arestadoj. Kvankam tiu kolektiĝo estis permesita de la urbestro, ĝi estis ĉirkaŭita de multaj policistoj.
Tiu kolektiĝo intervenas en kunteksto de pli rigora kontrolo, plenumita de la aŭtoritatoj de la rusa reto, tre uzita de la opozicio. La tendenco pli intensiĝas pro la kontraŭ-terorisma lukto.
La rusa parlamento tiel aprobis leĝon en julio, kiu malpermesas la uzadon en Rusio de la «anonymizers» (anonimigiloj), retaj servoj, kiuj ebligas aliri anonime al retpaĝoj blokitaj en la lando.
Ĝi ankaŭ alprenis leĝon, kiu devigas la uzantojn, identigi sin fare de telefonnumero por uzadi la retpoŝtilojn.
Fine de junio, ankaŭ Roskomnadzor, la aŭtoritato pri kontrolo de la amaskomunikiloj, minacis blokadi Telegram, ĉifrita retpoŝtilo ege populara en la lando. De post la 1a de januaro, la rusaj kaj fremdaj retaj entreprenoj devas stokadi la datumojn de siaj uzantoj en Rusio, kaj transdoni ilin al la aŭtoritatoj, okaze de peto.
24/07/2017
Rusio: Dmitrij Bogatov rajtis eliri el la malliberejo, sed restas hejmarestita