Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2017 6 05 /08 /août /2017 14:51

05/08/2017

Pollando daŭrigos la senarbarigon, kion ĝi konsideras laŭleĝa, en la granda arbaro de Bialowieza, spite la decidon de la Justica kortumo de Eŭropa Unio, ke ĝi tuj ĉesigu ĝin.

© AFP/Archives WOJTEK RADWANSKI 

Pollando daŭrigos senarbarigon, kion ĝi konsideras laŭleĝa, en la granda arbaro de Bialowieza, spite la decidon de la Justica kortumo de Eŭropa Unio, ke ĝi tuj ĉesigu ilin, indikis lundon la ministro pri naturmedio.

La Kortumo postulis pasintsemajne «tujan ĉesigon de la forsto» en tiu protektita areo. Tio estas provizora aranĝo, atendante la finan decidon de juĝo, inicita la 13an de julio, fare de la eŭropa ekzekutivo.

Pollando daŭrigas «agojn pri protektado, kongruantajn kun la volo garantii la publikan sekurecon», deklaris al la ĵurnalistoj la ministro Jan Szyszko. Li precizigis, ke li sendos respondon al la Kortumo, «antaŭ la 4a de aŭgusto».  

Lundon, la komerca televidkanalo TVN24 montris bildojn de dikaj maŝinoj, dehakantaj arbojn en tiu arbaro situanta laŭlonge de la landlimo inter Pollando kaj Belorusio, heredanto de la grandaj praarbaroj de Eŭropo, kiu ŝirmas unikan faŭnon. Tiu amasa arbaro figuras en la listo de la natura heredaĵo de Unesko (video), kaj estas protektata kadre de la eŭropa reto Natura 2000.

«La dehakigoj daŭras, tamen malpli intense», konfirmis Krzysztof Cibor, porparolanto de Greenpeace-Pollando.

Sabaton, kameraisto, kiu provis scii, ĉu la dehakadoj ĉesis, estis agresita en Bialowieza fare de la dungintoj de dehakad-firmao, ago kondamnita lundon de la aŭtoritatoj.

La Eŭropa komisiono apelaciis la 13an de julio kontraŭ Pollando, pro malobservado de la juro de EU, kio povus estigi financajn punojn fine de la proceduro.

La eŭropa ekzekutivo riproĉas Varsovion, ke ĝi kondukas grandskalan forstan ekspluatadon en tiu arbaro, kio minacus la tutecon de la areo, pro interalie la dehakado de centjaraĝaj arboj.

Pollando argumentas siaflanke, ke ĝi efektivigas «protektajn» dehakadojn por haltigi la atakojn de lignovorantaj insektoj, sekurigi la vojtrafikon kaj lukti kontraŭ riskoj de incendio.

La komitato de Unesko taskita pri la tutmonda heredaĵo, kuniĝis kun EU en ties alvokoj pri haltigo de la operacioj en la arbaro de Bialowieza. Post esprimo de sia «plej granda maltrankvilo», ĝi anoncis la 5an de julio sendon de misio de surloka kontrolo.   

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }