Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2017 3 16 /08 /août /2017 14:24

16/08/2017

Striko je tute nova amplekso daŭras de preskaŭ du monatoj en la plantejoj de teo Darĝilingo, nord-oriento de Barato. 

En Kaŝmiro, montara regiono nord-oriente de Barato, grupo kiu reprezentas la malplimultan etnon de la Gorkaoj postulas kreadon de propra Ŝtato, ene de la barata federacio. La movado estas sekvata de la plukistoj en la plantejoj, kiuj laboras en mizeraj kondiĉoj. Pro tio, unu el la plej aprezataj teoj en la mondo, la Darĝilingo, malaperis de la bazaroj.

 

25 sindikatoj engaĝiĝintaj en tiu striko 

La Gorkaoj, montara populacio, kiuj vivas nun ene de la Okcidenta-Bengala Ŝtato asertas, ke ili suferas pri kultura koloniado fare de la plimulta bengala grupo. Antaŭ pli ol du monatoj, ili komencis perfortajn manifestaciojn, kio plivastigis la movadon en tiuj limoj de Himalajo, nord-oriente de la lando. Pasintan 9an de junio, 25 sindikatoj de la laboristoj de la plantejoj, kiuj superstaras la urbon Darĝilingo, decidis kuniĝi kun tiu kolero, por postuli aplikadon de la minimuma salajro.

Rikolto en feŭdaj Kondiĉoj 

Fakte, kvankam tiu teo ja estas unu el la plej aprezataj kaj dezirataj teoj en la tutmondaj merkatoj, la personoj kiuj plukadas ties foliojn vivas kaj laboras en feŭdaj kondiĉoj: ili kelkfoje ricevas po 1,20 eŭron tage. La domoj, kiuj estas provizataj al ili en la plantejoj, estas en kompatinda stato, kaj iliaj gefiloj ofte devigataj partopreni al la laboro por plibonigi la enspezojn. Ĉio tio, en evidenta malobservado de la barata leĝo.

Tio reproduktas maljustecon de generacio al generacio, ĉar sen formala edukado, tiuj infanoj sekvas la vivovojon de siaj gepatroj, dependantaj de la proprietuloj de la plantejoj por vivteni sin.

Katastrofa striko por la te-industrio 

Somero estas la plej bonaŭgura rikolto de la jaro, sed en junio, la produkto malaltiĝis je 90%, kio altigis la prezon. Kutime, la plej granda parto de folioj de Darĝilingo foriras eksterlanden. 

Sed, de monato, neniu teo estis eksportita. Tiu situacio, tute nova de antaŭ jardekoj, povus daŭri.

Tial ke la arbetaĵoj ne estas aranĝitaj, necesos eltranĉi ilin denove, kaj longa tempo estos necesa por produkti kvalitajn foliojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }