/image%2F0553642%2F20210205%2Fob_66f545_ob-f388ac-ashtyk.jpg)
23/08/2017
Fine de julio 2017, kazaĥia tribunalo kondamnis la prezidantinon de la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj (KNPRK), Larisa Kharkova, je kvar jaroj da restrikto de libera moviĝo, kaj kvin jaroj da neelektebleco al funkcioj de sindikata gvidanto. Antaŭe, la kun-prezidento de la KNPRK Nurbek Kushakbaev, kaj la deligito de la sindikato de la uzino Oil Construction Company, Amin Eleussinov, estis kondamnitaj je mallibereco.
Kuniĝu kun nia kampanjo por postuli de la registaro de Kazaĥio, ke ĝi ekde nun ĉesigu tiun kontraŭ-sindikatan represion.

Retmesaĝo
Sinjoro Nursultan Nazarbaev, Prezidento, Respubliko de Kazaĥio
Mi skribas al vi pri la punaj persekutoj kontraŭ gvidantoj de la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj (KNPRK).
La prezidantino de la KNPRK Larisa Kharkova estis kondamnita je kvar jaroj da restrikto de libera moviĝo, kaj kvin jaroj da neelektebleco ene de sia organizaĵo.
La unua kun-prezidanto de la KNPRK, Nurbek Kushakbaev, kaj la deligito de la sindikato de la uzino Oil Construction Company, Amin Eleussinov, estis kondamnitaj je malliberejo
Mi petas de vi, Sinjoro Prezidento, uzadi vian tutan potencon, vian influon kaj aŭtoritaton, en la celo rekunigi Nurbek kaj Amin kun siaj familioj, ke ili povu sperti denove normalan vivon kaj relabori.
Mi ankaŭ petas de vi, forlasi ĉiujn akuzojn kontraŭ Larisa Kharkova, Nurbek Kushakbaev kaj Amin Eleussinov, registri la KNPRK kaj garantii la rajtojn de la laboristoj krei kaj aliĝi al sindikatoj laŭ ilia elekto, konforme kun via Konstitucio kaj la internaciaj devigoj de Kazaĥio.