
21/08/2017
La amasa alveno de miloj da azilpetantoj ĉe la kanada landlimo, ne malproksime de Montrealo, estigas kelkajn tumultojn en Kebekio.
"La Meute", ekstrem-dekstra grupo decidis manifestacii dimanĉon 20an de aŭgusto en la urbo Kebeko. Ili volis protesti kontraŭ tio, kion ĝiaj membroj konsideras kiel kontraŭleĝa enmigrado. Kontraŭ-manifestaciantoj, favoraj al la alveno de rifuĝintoj, provis bloki ilian marŝadon.
Centoj da manifestaciantoj favoraj al la alveno de novaj rifuĝintoj rendevuis dimanĉon 20an de aŭgusto en la malnova urbo Kebeko. Same kiel Camille, ĉeestanta surloke, ili deziras «bonvenon al la migrantoj, al la rifuĝintoj», diri al ili: «Ni amas ilin». La junulino asertas, ke la migrantoj ne estas «riproĉindaj» je la sociaj problemoj. Male, «ili ofertas al ni belan diversecon, ankaŭ belan kulturan interŝanĝon».
Rapide, pluraj grupoj konverĝis al la enirejo de subtera parkumejo, kie alia manifestacio organiziĝis. Tiu de la ekstremdekstra grupo, "La Meute". Ilia celo, denunci la alvenon en Kanado de miloj da azilpetantoj, kiuj nun transiras la landlimon el Usono. Laŭ Patrick Beaudry, unu el la porparolanto de la grupo, la alvenantoj «ne estas rifuĝintoj, sed kontraŭleĝaj migrantoj, kiuj trapasas kun falsaj dokumentoj kaj dosieroj».
La situacio ekster la parkumejo degeneris, dum membroj de "La Meute" atendis kvietiĝon por eliri. Kontraŭ-faŝismaj manifestaciantoj alfrontis la policon. Pro tio, la kontraŭ-migrantoj ne povis eliri la subteraĵon. Ili finfine rekomencis sian silentan marŝadon fine de la post-tagmezo.

http://www.rfi.fr/ameriques/20170821-canada-migrants-manifestation
https://www.youtube.com/watch?v=COTA2_NTTJI&t=2s