11/08/2017
La puno je tridek monatoj de la aktivulino Tep Vanny pri la rajto al tero, estis konfirmita. Ŝi fariĝis simbola rezistantino kontraŭ truditaj forpeloj kaj akaparado de teroj, kiuj tuŝas pli ol 800 000 personojn.
«Tio estas nejusta! Enkarcerigu min se vi opinias, ke tio estas por la bonfarto de la lando. Sed vi arestas aktivulinon pri rajto al tero», kriis Tep Vanny, dum ŝi estis puŝita en la veturilon, kiu rekondukis ŝin al malliberejo, rakontas la ĵurnalo The Phnom Penh Post.
La apelacia kortumo konfirmis, la 8an de aŭgusto, la kondamnon de la juna virino, 36-jara, je du jaroj kaj duono da malliberejo. Jam en septembro 2016, ŝi estis kulpigita, ĉar ŝi organizis «atakon kontraŭ 200 policistoj», proksime de la rezidejo de la Ĉefministro Hun Sen.
Tiu afero datiĝas de 2013, kaj la Cambodia Daily opinias, ke «tiu akuzo estis revigligita post peto de la partio» de la Ĉefministro.
De hejmpatrino al rezistantino
La Cambodia Daily dediĉas portreton al la aktivulino, konsiderata de la Kamboĝa ligo pri la homaj rajtoj (Licadho) kiel unu el la 20 politikaj malliberuloj de la lando.
Alveninta en 1998 en Pnom-Peno, el la provinco Kandalo, kie ŝi kreskis ene de malriĉa familio, ŝi vivis en la kvartalo de la lago Boeung Kak, kore de la kamboĝa ĉefurbo. Tiu lago estis tiam uzata kiel rezervujo, okaze de pluvego kaj riveraltiĝo de Mekongo.
En 2007, la municipo koncesiis la kvartalon al la kompanio Ŝukaku, posedata de la senatano Lao Meng Khin, el la Partio de la kamboĝa popolo, tiu de la Ĉefministro Hun Sen.
Du jarojn poste, la loĝantoj de la bordoj de la lago estis forpelitaj pro projekto de konstruaĵoj sur la eks-lago, plenigita per sablo.
Tep Vanny, tiam hejmpatrino, rezistis al unu el la plej grandaj amasaj evikcioj de post la Ruĝaj Kmeroj – 3 000 familioj perforte elpelitaj».
Ŝi de tiam fariĝis la simbolo de la lukto de la loĝantoj de la kvartalo kontraŭ la elpeladoj, kaj pli ĝenerale pri la problemo de akaparado de teroj. Ŝi estis invitita eksterlande pro sia elokventeco. Ŝi interalie ricevis en 2013, en Usono, premion pro sia aktiveco.
«Ŝi kapablas klare ekspliki en la kmera aŭ la angla lingvoj, kial ŝi opinias, ke ŝiaj najbaroj kaj ŝi, estas legitimaj proprietuloj de la tero, el kiu ili estis forpelitaj».
«Ni kutime vidis ŝin en la manifestacioj en la tuta lando», precizigas la ĵurnalo.
Ĉu krimo kontraŭ la homaro?
En Kamboĝo, de post la jaro 2000, pli ol 830 000 personoj ŝajne estis viktimoj de akaparado de teroj kaj truditaj elpeladoj, taksas la Internacia Federacio pri la homaj rajtoj.
La buroo de la prokuroro de la Internacia PunKortumo en Hago saĵne intencas, ekstudi la demandon pri akaparado de teroj precizigas la retpaĝo Justice Info. Eksceso simila, laŭ pluraj advokatoj kaj defendantoj de la homaj rajtoj, al krimo kontraŭ la homaro.
http://www.courrierinternational.com/article/cambodge-tep-vanny-une-militante-emblematique-en-prison