07/08/2017
Antaŭ jaro, la subita fermado de uzino de vestaĵoj lasis 208 kamboĝajn laborist(in)ojn sen laborpostenoj. Ili ricevis nek salajron, nek laŭleĝan monkompenson. Jaron poste, tiuj laboristoj, ĉefe virinoj, plu batalas por justeco. La uzino - Chung Fai Knitwear – fabrikis vestaĵojn por Marks & Spencer (Unuiĝinta Reĝlando), Nygård (Kanado) kaj Bonmarché (Unuiĝinta Reĝlando). La laboristoj frontis longan batalon.
Ili defendis siajn rajtojn malhelpante la proprietulojn vendi restantajn posedaĵojn, per fizika okupado de la lokoj kaj juraj proceduroj. Ili protestis antaŭ la oficejoj de Marks & Spencer de Pnom-peno, antaŭ la ministrejo pri Laboro, kaj la tribunalo. Ili skribis leterojn al la distribuistoj, petante helpon kaj proponante kunsidojn. Tio ŝanĝis nenion. Nun, la laboristoj subtenataj de la sindikatoj kaj organizaĵoj de defendo de la laborrajtoj, postulas de la distribuistoj, ke ili respondecu kaj garantiu la tutan pagon de la laŭleĝe ŝulditaj sumoj.
Retmesaĝo:
Marks & Spencer, Nygård kaj Bonmarché,
Mi skribas al vi koncerne la malfacilaĵojn spertitajn de la eks-laboristoj de Chung Fai Knitwear de post la subita fermado de ilia uzino, antaŭ pli ol jaro, lasante la laboristojn sen laborpostenoj. Ilia lasta salajro kaj monkompenso ne estis pagitaj. 208 laboristoj suferis pri la fermado de la uzino, en kiu plejparte de ili laboris dum pli ol dek jaroj. Ilia aĝo malfavorigas ilin en ilia laborserĉado, ĉar la industrio preferas dungi junajn virinojn.
Konsekvence, iliaj ŝuldoj amasiĝas, lasante ilin kaj iliajn familiojn, en katastrofa situacio. Kelkaj laboristoj, en malbona sano pro longaj jaroj de laboro en medio malbone ventumita, ne kapablas nun pagi sian kuracadon. Okaze, se viaj vestaĵoj estis produktitaj jen en Chung Fai pere de rektaj mendoj, jen de sub-traktantaj senpatentaj firmaoj – responsas al vi garantii, ke tiuj laboristoj ricevu siajn salajrojn kaj monkompensojn. Mi petas de vi, ke vi agadu por tuj solvi tiun situacion.
Partnerece kun Workers United Canada Council (Konsilio de la Unuiĝintaj laboristoj de Kanado), Maquila Solidarity Network kaj Clean Clothes Campaign (Etiko sur etikedo). Workers United estas luktanta sindikato de 150 000 laboristoj en Usono kaj Kanado, kies membroj laboras en la industriaj sektoroj de vestaĵoj, teksaĵoj, podetala vendo, fabrikado, distribuado, lavado, hoteloj, restoracioj, nutraĵoj kaj sociaj servoj.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3506