Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 août 2017 4 03 /08 /août /2017 09:10

03/08/2017

Pli ol miliono da infanoj misnutritaj, aĝaj je malpli ol 5-jaraj, estas minacitaj de ĥolero en Jemeno. Tio estas la nova alarmkrio lanĉita de la NRO "Save The Children"Pluraj internaciaj organizaĵoj jam atentigis pri la senprecedenca epidemio en tiu lando, detruita de du jaroj da enlanda milito.«La infanoj en Jemeno estas kaptitaj de katastrofo preskaŭ neimagebla. Ĉie en la lando, milionoj da infanoj estas tro malfortikaj por stariĝi, frekventi lernejon, ili malsatmortas. Kaj la epidemio de ĥolero ankaŭ kaŭzas morton de infanoj kaj de ties familio.La batalantoj havas gravan respondecon en tio, ĉar ili ege malfaciligas alkondukon de la humanitara helpo. La aerobombadoj de la koalicio kondukita de Sauda Arabio, kiuj damaĝis la uzinojn pri traktado de uzitaj akvoj, kaj la malsanulejojn, pligravigas la epidemion», eksplikas Caroline Anning, el la organizaĵo "Save the Children".Centroj pri rehidratigo estis aranĝitaj en la lando, sed la helpo ne sufiĉas fronte al la amplekso de la humanitara krizo. Pli ol 400 000 personoj estas infektitaj, kaj la malsano jam okazigis preskaŭ 1 900 mortintojn.  

 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }