
09/08/2017
Kiel ĉiujare, sonorilo eĥas, kaj Nagasako senmoviĝas en la ekzakta momento, kiam atombombo ekdetruis la urbon 72 jarojn antaŭe, t.e je la 11-a horo kaj 02 minutoj.
La memorfeston markis la alvoko de la urbestro de Nagasako, Tomohisa Taue, kiu admonis la japanan registaron subskribi ĵusan traktaton de Unuiĝintaj Nacioj malpermesantan la atomarmilojn.
Ĉeestanta dum la ceremonio, la Ĉefministro ne referencis eksplicite al la dokumento.
«Ĉi tie, en Nagasako, urbo kiu plu preĝas por daŭra paco, mi reasertas mian engaĝiĝon favorigi paceman mondon sen atomarmiloj. Mi pensas pri tiuj, kiuj mortis. Mi preĝas, ke iliaj familianoj reakiru la spiritan pacon», diris Ŝinzo Abe.
La 9-an de aŭgusto 1945, Usono forlasis bombon je plutonio, nomita «Fat Man» (Dikega viro), tri tagojn post bombo je uranio, kiu tute detruis Hiroŝimon.
70 000 personoj forpasis en Nagasako. 140 000 en Hiroŝimo. Por la postvivantoj submetitaj al la radioj, la « hibakuŝoj », tiam komenciĝis vivo de fizikaj kaj psikologiaj suferoj.

