Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 août 2017 6 26 /08 /août /2017 13:18

26/08/2017

Migrantoj  amasigitaj sur publika placo de Romo lanĉis ŝtonojn, botelojn kaj gasbotelegojn al la kontraŭ-ribelaj policistoj. Tiuj ĉi venis tien en la celo forpeli ilin pere de akvokanonoj.

Amenaŭ du personoj estis arestitaj kaj 13 vunditaj.

La operacio estis plenumita frumatene, kelkajn tagojn post la elpelado de ĉirkaŭ 800 migrantoj fare de la policistoj, ĉefe azilpetantoj, kiuj okupis de 2013 apudan vakantan konstruaĵon.   

La polico eksplikis, pere de komunikaĵo, ke ĝi intervenis, ĉar la migrantoj, kiuj plu troviĝas sur la placo – ĉefe azilpetantoj etiopiaj kaj eritreaj – rifuzas la loĝejon ofertatan de la urbo. Ĝi ankaŭ menciis la riskon de incendio pro ĉeesto de gasbotelegoj, kaj aliaj flamiĝemaj materialoj.

Almenaŭ kvar similaj operacioj okazis de post julio en Romo, en la celo forpeli la migrantojn el la konstruaĵoj kaj publikaj placoj. La aŭtoritatoj asertis, ke temas pri kontraŭ-terorismaj aranĝoj. 

Humanitaraj agentejoj, el kiuj UNICEF, kondamnis tiun italan operacion, kiu ŝajne okazis sen antaŭinformo. Ili asertas, ke la nombro de lokoj ne sufiĉas por akcepti centojn da azilpetantoj, kiuj dormas sur la stratoj de Romo. Ili ankaŭ substrekas, ke pluraj familioj riskas apartigon, kaj ke infanoj estos devigataj ŝanĝis je lernejo.

Kuracistoj sen landlimoj (MSF) bedaŭris, ke «manko de solvoj pri alternativaj loĝejoj okazigis perfortan situacion». MSF denuncis en Tvitero, surbaze de bildoj, uzadon de «senbrida perforto».

Ĉirkaŭ 100 000 migrantoj alvenis en Italio ĉi-jare post sukuro en Mediteranea maro. Pli fermitaj landlimoj malhelpas ilin daŭrigi sian irvojon al nordo.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }