Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 août 2017 1 28 /08 /août /2017 09:53

 

28/08/2017

En Irano, la sindikatanoj plu estas persekutataj de la aŭtoritatoj. La sindikataj rajtoj kaj civitaj liberecoj estas malobservataj, kaj la gvidantoj enkarcerigitaj pro tio, ke ili defendas la interesojn de la laboristoj. La Internacia de Edukado kaj la Internacia Federacio de la transport-laboristoj estas aparte maltrankvilaj koncerne la sorton de du el ili: Reza Ŝahabi kaj Esmail Abdi. 

Reza Ŝahabi, kasisto de la sindikato de la laboristoj de la Kompanio de la busoj de Teherano kaj ĉirkaŭaĵoj, estis malsana post gravaj mistraktatoj dum lia reveno en malliberejo. Plilongigo de lia forpermeso pro malsano estis rifuzita, kaj li estis reenkarcerigita. Krome, lia enkarcerigo estis plilongigita je 968 tagoj post lia foresto. Reza Ŝahabi partoprenis al malsatstriko la 9an de aŭgusto por protesti kontraŭ la nehumanaj kondiĉoj de enkarcerigo en la iranaj malliberejoj.

Esmail Abdi, gvidanto de la Asocio de la instruistoj de Teherano, estis kondamnita je ses jaroj da malliberejo, bazita sur falsaj akuzoj, kaj estis translokitaj al la malsanulejo post 38 tagoj da malsatstriko. Li protestis kontraŭ la daŭra represio suferita de la instruistoj kaj la foresto de jura sendependeco en Irano. Li estis resendita al la malliberejo de Evin du tagojn poste.      

Esmail Abdi estis mallongtempe malliberigita kontraŭ kaŭcio, poste denove arestita la 27an de julio.

Ni bezonas vian subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj, ke ĝi liberigu Reza Ŝahabi kaj Esmail Abdi. 

Retmesaĝo:

Mi urĝe postulas de la iranaj aŭtoritatoj, ke ĝi prenu ĉiujn necesajn aranĝojn por tuj kaj senkondiĉe liberigi Reza Ŝahabi, Esmail Abdi kaj la aliajn sindikatanojn enkarcerigitajn pro iliaj aktivecoj en defendo de la interesoj de la laboristoj. Mi estas ege maltrankvila pro la drastaj kondiĉoj de enkarcerigo, kiuj estas truditaj al ili, kaj timas pro ilia sano kaj sekureco. Mi konsideros vian registaron respondeca pri ĉia pligraviĝo de ilia situacio.

Partnerece kun la Internacio de Edukado

kaj la Internacia Federacio de la transport-laboristoj

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }