Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 août 2017 3 23 /08 /août /2017 13:21

23/08/2017

Kun ĵus razita kapo, konforme kun la reglamento de la puna honkonga administrado, la studenta gvidanto Joŝua Uong denove aperis mardon ĉe tribunalo pro akuzoj en rilato kun la por-demokratia movado de aŭtuno 2014.

Pasintsemajne, Joŝua Uong, Nathan Law kaj Alex Chow estis kondamnitaj en apelacio al punoj de ses, ok kaj sep monatoj da enkarcerigo pro ilia rolo en la movado, nomita «ribelo de la ombreloj».

Dum pli ol du monatoj, centoj da miloj da honkonganoj tiam paralizis tutajn kvartalojn de la urbego, postulante starigon de vere universala voĉdonrajto en la brita eks-kolonio, retransdonita en 1997 al ĉina administrado, sed Pekino tute ne cedis.    

La kondamno de la tri junuloj estas kvalifitaj kiel «politikaj persekutoj» fare de la defendantoj de la rajtoj, kiuj opinias, ke la sendependeco de la justico estas kompromita sub la premo de Pekino.

Ĉi-foje, Joŝua Uong, 20-jara, kiu fariĝis ĉefa figuro de la «ribelo de la ombreloj», aperis pro ofendo al juĝisto.

Kune kun 19 aliaj aktivuloj, li estas akuzita de la Alta kortumo, pri malobservado de jura decido, kiu postulis evakuadon de kampadejo starigita de la protestantoj en la kvartalo Mong Kok, scenejo de la plej perfortaj kolizioj dum la ribelo.

La tribunalo akuzis la aktivulojn, ke ili malhelpis «konvenan administradon de la justico».

Iliaj defendantoj amase kolektiĝis antaŭ la tribunalo kaj en aŭdiencejo.

Laŭ la terminoj de la ĉina-brita akordo pri la retransdono, Hongkongo ĝuas pri liberecoj nekonataj aliloke en kontinenta Ĉinio, bazita sur la principo «unu lando, du sistemoj», teorie ĝis la jaro 2047.

Multaj tamen opinias, ke tiuj liberecoj malkreskas, kaj timas, ke Pekino iom post iom malagnosku tiun akordon.

Joŝua Uong, Nathan Law kaj Alex Chow estis jam kondamnitaj dum unua instanco por la sama afero, al puno de ĝeneralaj laboroj aŭ kondiĉa puno. Sed la ministrejo pri justico apelaciis.

La honkonga registaro, proksime de Pekino, dementis ĉian politikan entrudiĝon. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }