
24/08/2017
Ĉirkaŭ 500 nov-nazioj manifestaciis sabaton en Berlino por memorfesti Rudolf Hess, komplico de Adolfo Hitlero, mortinta antaŭ 30 jaroj. Pluraj kontraŭ-manifestacioj estis organizitaj fare de maldekstraj movadoj.
La manifestaciantoj estis antaŭe zorge traserĉitaj kaj mil policistoj mobilizitaj por kontroli la manifestacion kaj eviti koliziojn inter manifestaciantoj kaj kontraŭ-manifestaciantoj. Maldekstraj manifestaciantoj tamen sukcesis blokadi la ekstremdekstan manifestacion. Tiu ĉi planis atingi la Wilhelmstraße, kie troviĝis ĉi-epoke la malliberejo de Ŝpandaŭ. La viro, kiun Hitlero konsideris kiel sian ĉefan konsiliston kaj posteulon memmortigis tie la 17an de aŭgusto 1987.
La tria ĉefo de la nazia reĝimo post Goering
La polico ne konstatis gravajn koliziojn inter manifestaciantoj kaj kontraŭ-manifestaciantoj, sed kelkaj arestadoj okazis.
Konsiderata kiel la tria ĉefo post Göring, Rudolf Hess forflugis al Skotlando en 1941, tagon antaŭ la invado de USSR, en la espero intertraktadi apartan pacon kun la Britoj.
Li tamen estis tuj arestita kaj enkarcerigita. Post la proceso de Nurenbergo, li estis kondamnita je dumviva malliberejo kaj plenumis sian punon en la malliberejo de Ŝpandaŭ en Germanio. La 17an de aŭgusto 1987, liaj provosoj trovis lin pendumita ĉe elektrodrato. Li estis 93-jara.
Video: Manifestaciantoj kontraŭstaras la nov-nazian marŝadon omaĝe al Rudolf Hess
