
12/08/2017
La 8an de aŭgusto, la Apelacia kortumo de Aix-en-Provence, kondamnis Cédric Herrou je kvar monatoj da kondiĉa malliberejo. Tio aŭguras kondamnon de multnombraj personoj, kies nura motivo estas helpi migrantajn kaj rifuĝintajn personojn, sen alia motivo ol respektigi la homajn rajtojn.
La organizaĵoj Internacia Amnestio-Francio, Cimade, Tutmondaj kuracistoj, Kuracistoj sen landlimoj, Katolika Helpservado – Caritas-Francio maltrankviliĝas pro la decido de la Apelacia kortumo de Aix-en-Provence, pasintan mardon 8an de aŭgusto, kiu kondamnis Cédric Herrou je kvar monatoj da kondiĉa malliberejo. Tiu juĝo aŭguras kondamnon de multnombraj personoj, kies nura motivo estas helpi migrantajn kaj rifuĝintajn personojn, sen alia motivo ol respektigi la homajn rajtojn.
Tiu motivado faras nek de ili, nek de ni, ŝakristojn de migrantoj. Ne konfuzu: laŭ la internacia juro, la ŝakrado de migrantoj implicas materialan aŭ financan profiton, ne moralan.
Kaj laŭ tiuj samaj internaciaj kriterioj, al kiuj estas ligitaj la francaj aŭtoritatoj, la Ŝtato devas starigi ĉiujn necesajn aranĝojn por protekti la personojn aŭ asociojn, kiuj laboras al protektado de la homaj rajtoj, kaj kiuj denuncas iliajn malobservadojn.
Nek ŝakristoj, nek deliktuloj, tiuj personoj turmentitaj, timigitaj, persekutitaj kaj de nun kondamnitaj, estas antaŭ ĉio defendantoj de la homaj rajtoj. Ĉar temas ja pri protektado de la malobservataj rajtoj de la migrantaj kaj rifuĝintaj personoj, kiuj frontas neagadon, misfunkciojn kaj eĉ atencojn kontraŭ tiuj rajtoj plenumintaj de la francaj aŭtoritatoj.
Al la intencaj deklaracioj de la registaro kaj de la Prezidento, eĥas la nehumanaj situacioj en Kalezo, en la parizaj kampadejoj kaj la franca-itala landlimo. Ciuj ĉi situacioj karakteriziĝas per iliaj multnombraj atencoj kontraŭ la fundamentaj rajtoj de la migrantaj kaj rifuĝintaj personoj, konsekvencoj de politiko bazita sur malpersvado kaj represio.
Al tiuj atencoj, aldoniĝas la intencaj malhelpoj kontraŭ la agado de la NROj, kiuj kompensas la mankojn de la Ŝtato kaj certiĝas, ke la digneco de tiuj migrantaj kaj rifuĝintaj personoj estas respektataj.
Konsultadoj kaj disdonadoj de nutraĵoj estas interrompitaj de policistoj, timigoj kaj premoj estis kondukitaj por malpersvadi tiujn, kiuj ĉiutage mobiliziĝas por helpi kaj sukuradi la migrantajn kaj rifuĝintajn personojn.
La personojn, kiujn ni renkontas estas lacegaj fizike kaj morale, kun oftaj vundoj en rilato kun ilia vojirado. Ili devige fuĝis la perfortojn en ilia lando, plejparte trapasis malamikajn teritoriojn, alfrontis Mediteraneon, por finfine atingi ian Eŭropon, kiu perfidas siajn proprajn valorojn de akceptado kaj protektado.
Ni atentigas nian registaron, ke urĝa loĝado, aliro al kuracado, protektado de infaneco kaj azilrajto estas devoj je ĝia ŝarĝo. Ni vigle memorigas, ke se hodiaŭ civitanoj estas submetitaj al persekutoj kaj juraj kondamnoj, tio estas nur la konsekvenco de la politiko efektivigita. Ni, asocioj de solidareco kaj defendo de la homaj rajtoj, reasertas nian devon plu helpadi, kuracadi, kaj denunci tiuj malobservadojn de la homaj rajtoj sur la franca teritorio.
Estas urĝe kaj nemalhaveble, ke la politiko de la franca registaro estu reorientigita tiel, ke ĝi respondu al la nepra respekto pri digneco de la migrantaj kaj rifuĝintaj personoj, kaj la necesa protektado de tiuj, kiuj helpas ilin.