Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 août 2017 5 18 /08 /août /2017 16:36
Bildo: Fadŭa Sulejman, placo Trocadéro, mardon 18an de aprilo dum la «blanka ondo por Sirio»

18/08/2017

Ekzilita en Francio, la aktorino forpasis en Parizo sekve de kancero. 

Staranta en homamaso da manifestaciantoj en Homs kontraŭ Baŝar Al-Asad, defiante la armilojn kaj la ekzekutantojn de la tirano de Damasko, tiun bildon la mondo konservos el la siria aktorino Fadŭa Sulejman, kiu forpasis en Parizo, sekve de kancero. Ŝi estis 45-jara. 

Ŝi rapidege fariĝis simbolo de la siria revolucio, en kiu ŝi tutplene engaĝiĝis, ekde la unuaj tagoj. Ŝi devige fuĝis Sirion jaron post la komenco de la ribelo pro sekurecaj kialoj, kaj rifuĝis en Francio kie ŝi daŭrigis, kiel ŝi povis, la lukton kontraŭ la siria reĝimo.

«La tuta mondo lasis fari Baŝar Al-Asad, ne nur Rusio kaj Ĉinio. Li instigis la sirian popolon uzadi armilojn, ĝuste tion, kion deziris Asad, kaj jen kio okazas nun… », ŝi konfidis en julio 2012, malmulte da tempo post ŝia alveno en Francio.

Sur la tribuno de konferenco organizita de la universitato de Avignon, kies invitito ŝi estis, ŝi alparolis la Ŝtatestrojn per vibranta voĉo:  «Sinjoroj la estroj de la mondo, moviĝu iom, ke la frenezulo, kiu kaptas nin en sia reto haltu! Nur poste vi havos la solvon!». Hodiaŭ, tiu petego aperas korŝira, sciante pri ĉiuj rezignoj kiuj sekvis, interalie tiujn de Barack Obama en 2013, post la uzado de kemiaj armiloj fare de Baŝar Al-Asad kontraŭ sia propra popolo.

Fadŭa Sulejman Foto Nasib Bittar

Fadŭa Sulejman brulis interne per senlima kolero kontraŭ «la estroj el la tuta mondo», kiuj «forlasis la homajn valorojn kaj privilegiis la intereson de sia Ŝtato antaŭ la vivon de la siria popolo»         

Ŝi ne ŝatis, kiam kelkiuj substrekis, ke ŝi estas je sama konfesio ol Baŝar Al-Asad. Tamen, plaĉis al ŝi konstati, ke ŝi plibonigis la katastrofan bildon de la Alavitoj ene de la loĝantaro. Laŭ ŝi, la siria popolo «multe pli valoras, ol redukto al sunaismuloj aŭ alavitoj». Dum ŝi ludis rolon de alloga kaj rafinita virino en filmoj aŭ televidserioj antaŭ la revolucio, ŝi transformiĝis ekde la unuaj tagoj de batalo. Ŝi tondis al si la hararon, aspektis kiel engaĝiĝinta batalantino, kaj dediĉis sian egan energion al sia sola misio, plu kaj plu konvinki la okcidentulojn, interveni en ŝia lando, por ĉesigi la ekscesojn de la reĝimo, kaj savi tion, kio restis de ŝia popolo. Ŝi forpasis, kaj tio estas duoble kruela, ĉar ŝi ne spertis la defalon de Baŝar Al-Asad.   

http://Alexandra Schwartzbrod

http://www.liberation.fr/planete/2017/08/17/mort-de-fadwa-suleiman-icone-de-la-revolution-syrienne_1590477 

https://www.youtube.com/watch?v=O02Tkm02b_k

 

Video: la aktorino Fadŭa Sulejman partoprenas al la solidareca manifestacio kun la Siria revolucio en parizo Placo du Chatelet 24.03.2012

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }