
20/08/2017
Sabaton matene, preskaŭ mil personoj marŝadis silente en Uagaduguo por esprimi rifuzon de la «barbareco» sur la avenuo Kwame Nkrumah, ĉefa strato de la burkina ĉefurbo, kaj scenejo de la ĵusa atako, dum la bilanco pligraviĝis ĝis 19 mortintoj. Ĝendarmo, kiu intervenis dum la atenco, mortis sekve de siaj vundoj.
Sur la malgranda podio, antaŭ la restoracio Istanbulo, nigre dekoraciita, viroj kaj virinoj vestitaj per blankaj t-ĉemizoj, markitaj de la slogano «Kontraŭ perforto» volas atesti sian solidarecon kun la viktimoj, kaj aserti sian forpuŝon de la barbarecaj agoj de la teroristoj.
«Alaha paco regu por ĉiuj». Reprezentanto de la islama komunumo alparolas: «Ĉiufoje, kiam homo mortas pro alia homo, iom el ni mortas en tiu ago. Alaho, vi estas la lasta helpo, al kio ni turniĝas».
Ĉiuj religiaj aŭtoritatoj kaj tradiciaj ĉefoj de la ĉefurbo alparolas sub la okuloj de la urbestro de Uagaduguo, Armand Beuindé. «Estis gravege, ke la urbo Uagaduguo reagu al tiu barbareca kaj sovaĝa ago, por manifesti sian solidarecon, por kuraĝigi nin, kaj ankaŭ aserti, ke ni restadas starantaj fronte al tiu milito, kiu estas devigataj al ni de tiuj homoj, kiuj vere perdis sian humanecon», li eksplikis.
La nacia himno eksonoris, tiam rapide kaj silente, la homamaso disiĝis sur la avenuo Kwame Nkrumah. Avenuo, kiu neniam estis tiom malmulte frekventita de la Burkinanoj, ol dum tiuj lastaj tagoj.