Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 août 2017 2 29 /08 /août /2017 14:17

29/08/2017 

Unuiĝintaj Nacioj (UN) anoncis lundon, ke pli ol 3 000 membroj de la islama malplimulto Rohingja fuĝis Birmon, kie ili estas viktimoj de nova perforta ondego, por atingi Bangladeŝon. 

Tiujn lastajn tagojn, almenaŭ 3 000 membroj de la islama malplimulto Rohingja transiris al Bangladeŝo por fuĝi novan perfortan ondegon, anoncis UN, lundon 28an de aŭgusto.

«La Alta komisaro pri rifuĝintoj (HCR), kaj la agentejoj de UN en la agnoskitaj kampadejoj, taksis je pli ol 3 000 la nombron de «novaj alvenintoj», deklaris Joseph Tripura, porparolanto de la HCR. Multaj el tiuj novaj alvenintoj estas virinoj aŭ infanoj», li aldonis. Pli ol 400 000 rifuĝintoj Rohingjaj jam troviĝas en Bangladeŝo, post ilia fuĝo el la antaŭaj perfortaj ondegoj.

Bangladeŝo taksas al pluraj miloj, la nombron de tiu paria komunumo, kiu troviĝas proksime de la landlimo kun Birmo, kie la Rohingjoj delonge estas persekutataj.  

La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, estas «ege maltrankvila» pro la morto de civiluloj dum sekurecaj operacoj en la Ŝtato Raĥino, okcidente de Birmo, indikis lia porparolanto lundon en komunikaĵo. Li opinias, ke la birmaj aŭtoritatoj devas «certigi la sekurecon de tiuj, kiuj ĝin bezonas, kaj provizi helpon».

La Ŝtato Raĥino spertas de pluraj jaroj fortajn streĉojn inter islamanoj kaj budhistoj. Militaj operacoj kaj atakoj fare de Rohingjaj ribelantoj komencis antaŭnelonge novan periodon de perfortoj. Cento da personoj mortis de post vendredo en tiuj alfrontiĝoj.

 

Malbona akceptado en Bangladeŝo 

Konsiderataj kiel fremduloj en tiu lando, budhisma je 90%, la Rohingjoj estas senpatriaj, eĉ se kelkaj vivas en Birmo de pluraj generacioj. Li ne havas aliron al la labormerkato, al la lernejoj kaj malsanulejoj, kaj la kreskado de la budhisma naciismo dum tiuj pasintaj jaroj estigis malamikecon kontraŭ ili.

Sed la alvenoj de la Rohingjoj ne estas bone akceptitaj de Bangladeŝo, lando je islama plimulto. La polico akuzas ilin, ke ili kulpiĝas pri deliktoj, kiel drogŝakrado.

Vatikano anoncis lundon, viziton de la papo Francisko fine de novembro en Birmo kaj Bangladeŝo, vizito dum kiu li ŝajne alvokos la sorton de la Rohingjoj, kiujn li ofte defendas.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }