Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 août 2017 6 19 /08 /août /2017 09:13

19/08/2017

La 2-an de aŭgusto, Gennady Fedynch, prezidanto de la sindikato de la laboristoj en industrio de radio kaj elektroniko (REP) kaj membro de la ekzekutiva komitato de IndustriALL, Ihar Komlik, ĉeflibrotenisto kaj gvidanto de la organizaĵo REP en la urbo Minsk, kaj kelkaj aliaj membroj de la personaro estis arestitaj kaj pridemanditaj de la belorusiaj aŭtoritatoj.

Ambaŭ sindikataj gvidantoj estas nun submetitaj al enketo pro supoza grandskala impostevito kaj prunto je 3 ĝis 5 jaroj. Ihar Komlik estas enkarcerigita de la 2-a de aŭgusto. La akuzoj pri nepagitaj impostoj rilatas al solidareca subteno ricevita de la sindikato en 2011, kaj tute ne estas privata mono. La akuzoj estas senbazaj, kaj celas detrui la sindikaton, reprezalie kontraŭ la aktiva sinteno de ties gvidantoj, kaj ilia laboro por protekti la sociajn kaj ekonomiajn interesojn de la bielorusiaj laboristoj.  

Kuniĝu kun ni por postuli tujan liberigon de Ihar Komlik, kaj ĉesigon de la punaj persekutoj kontraŭ S° Gennady Fedynich.

Retmesaĝo

Kara Sinjoro Prezidanto,

Mi kuniĝas kun IndustriALL Global Union kaj la Internacia Sindikata Konfederacio por esprimi mian grandan zorgon kaj indignon fronte al la ĵusaj atakoj kontraŭ la sindikatoj kaj ties gvidantoj de Belorusio.

Ni postulas tujan liberigon de Ihar Komlik, finon de la punaj persekutoj kontraŭ Gennady Fedynich, kaj nuligon de ĉiuj senbazaj akuzoj kontraŭ ili. Mi krome postulas de la bielorusiaj aŭtoritatoj, ke ĝi ĉesigu entrudiĝojn en la internajn aferojn de la sindikatoj, konforme kun la devigoj de la lando, bazita sur la konvencio N° 87 de la  Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) 

Partnerece kun IndustriALL

kaj la Internacia Sindikata Konfederacio

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }