Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 août 2017 4 10 /08 /août /2017 13:54
(AP Photo/Reed Saxon)

10/08/2017

Ĉi-merkredon okazis en Barato, Marŝado de la scienco. Tiu mobilizado jam okazis en aprilo en la tuta mondo, alvoke de usonaj universitatanoj, maltrankvilaj pro la dogmemaj tendencoj de la administrado Trump. Ĉi-foje, la movado komenciĝis en Barato, kie miloj da instruistoj kaj studentoj defiladis en dudeko da urboj de la lando. Ilia celo estis protestado kontraŭ kreskanta promocio, fare de la registaro, de religiaj hinduaj mitoj, por senkreditigi la historiajn aŭ sciencajn verojn. 

En kvazaŭ-funebra defilado, ĉirkaŭ 200 esploristoj defiladis en la centro de Nov-Delhio. Ĉiuj decuncis, per multkoloraj afiŝtabuloj, la forpason de la sciencisma spirito, fronte al la religiaj superstiĉoj.

Sumitro Banerjee estas profesoro en esplor-instituto de Kalkuto, kaj kun-organizanto de tiu marŝado de la scienco: «Antaŭ du jaroj, iu povis prezenti tezon ĉe la Barata Scienca kongreso, asertante ke 9 000 jarojn antaŭe, en Barato ekzistis aviadiloj, kiuj kapablas vojaĝi de planedo al planedo. Li prezentis neniun pruvon, nur opinion. Aliaj personoj asertas, ke la mitologio de Ramajano rakontas historiajn faktojn. Tio maltrankviligas nin, ĉar tiuj tezoj ricevas la subtenon de la registaro, dum ili ne havas sciencajn bazojn».                   

La Ĉefministro Narendra Modi mem, estas hindua fundamentismulo, kaj jam subtenis tiun specion de tezoj. Publika mono ekzemple estas nun dediĉita al esploroj pri bonefiko de la fekaĵo de la sankta bovino.

Sed la studentoj pri bioteknologia tezo, kiel Asim Chaprakar, mankas je rimedoj: «La financoj malkreskas, niaj instrumentoj ne estas regule riparitaj. La laboro, kiu postulis de ni semajnon, postulas nun du aŭ tri monatojn. Tio damaĝas la esploradon de ĉiuj».   

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }