Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2017 6 01 /07 /juillet /2017 14:19
ASSOCIATED PRESS

01/07/2017

Nguyen Ngoc Nhu Quynh, 37-jara, kiu ofte esprimiĝis en sia blogo pri la antaŭnelongaj mediaj skandaloj, kaj la homaj rajtoj en sia lando, estis arestita en oktobro 2016.

Vjetnama disidentino kaj blogistino, konata per la nomo S-ino Nam aŭ «Fungo-patrino», estis kondamnita pasintan ĵaŭdon je dek jaroj da malliberejo pro kontraŭ-ŝtata propagando, malgraŭ internacia kampanjo petante ŝian liberigon. 

Post tago da pordferma proceso centre de la lando, la tribunalo opiniis, ke ŝi malutilis al la nacia unuiĝo, damaĝis la popolan fidindon pri la registaro, kaj la nacian sekurecon.

Nguyen Kha Thanh, ŝia advokato, kvalifikis la punon «severa» kaj deklaris, ke ŝi estas «malkontenta pri la rezulto» aldonante, ke sendube ŝi apelacios.

S-ino Nguyễn Ngọc Như Quỳnh

Antaŭ la verdikto, Quynh restadis trankvile dum la tuta proceso. Ŝi sendis mesaĝon al siaj du gefiloj kaj patrino.   

«Ŝi pardonpetis pro la konsekvencoj al siaj gefiloj kaj patrino sed diris, ke ili devas fieri pri ŝi», deklaris Thanh.

La ĵurnalistoj de AFP ne havis permeson ĉeesti la proceson en la provinco Khanh Hoa, sed laŭ bildoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj, multaj policistoj estis deplojitaj ĉirkaŭ la tribunalo. 

Antaŭ la komenco de la debatoj, "Human Rights Watch" parolis pri proceso «skandala».

«La skandalo ne estas tio, kion diris «Fungo-patrino», sed la obstina rifuzo de Hanojo nuligi la severegajn kaj ekscesajn leĝojn, kiuj punas la paceman disidentecon, kaj makulas la internacian reputacion de Vjetnamio», deklaris merkredon Phil Robertson, kundirektoro de HRW en Azio, en komunikaĵo.

Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Eŭropa Unio jam petis liberigon de Quynh.

Laŭ Le Thi Thu Hang, la porparolanto de la ministrejo pri fremdaj aferoj de la lando, «ĉiuj agoj, kiuj malobservadas la leĝon estas severe punitaj, konforme kun la vjetnamaj leĝoj».

Quynh, kies nomo estas ludvorto kun ŝia nomo en la vjetnama lingvo, ricevis en marto 2017 internacian premion de la usona Ŝtata departemento, la «Woman of Courage Award» (Internacia premio de la kuraĝa virino). Vjetnamio tiam opiniis, ke tio ne estas «konvena» kaj «ne ebligas disvolviĝon de la rilatoj inter ambaŭ landoj».

Dimanĉon, disidenta blogisto franca-vjetnama estis resendita en Francion post senigo de sia nacieco, kaj forpelita fare de tiu unupartia reĝimo. Vjetnamio estas lando, kie la opoziciuloj ofte estas malliberigitaj sed Pham Minh Hoang, 62-jaraĝa, estas la unua disidento en la freŝdata historio, kiu estis senigita de sia vjetnama nacieco. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }