Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juillet 2017 2 11 /07 /juillet /2017 15:40

11/07/2017

Membroj de la Ku-Kluks-Klano huaditaj de la homamaso: la sceno disvolviĝis pasintan sabaton en Charlottesville, Virginio, kie la blank-superisma movado organizis kolektiĝon, kun tradiciaj roboj kaj pintaj ĉapeloj – sen vizaĝkaŝilo, ĉar ĝi estis malpermesita de la aŭtoritatoj – la konfederacia flago, heredaĵo de la Usona Enlanda Milito, kaj ĉefa simbolo de la sud-usonaj por-sklavismaj Ŝtatoj.    

La membroj de la Klano intencis protesti kontraŭ projekto, celanta forigi statuon de la sudisma generalo Robert Lee. Sed ili estis vigle huaditaj de manifestaciantoj kontraŭ-rasismaj.

Inter la kriitaj sloganoj, tiuj de la «Black Lives Matter», reference al la aktiva movado, kreita reage al la perfortoj kontraŭ la Nigruloj en Usono.

La Ku-Kluks-Klano plu enkalkulas hodiaŭ inter 2 000 kaj 3 000 adeptojn, kontraŭ ses milionoj, en la tempo de sia apogeo dum la 1920aj jaroj. La membroj de la organizaĵo ofte batalas por domaĝi la simbolojn de la sklavisma Sudo.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }