Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2017 2 25 /07 /juillet /2017 13:47

25/07/2017

Bildo: "Damninda estu la soldato kiu turnas sian armilon kontraŭ sia popolo - Simón Bolívar"

"Human Rights Watch" diskonigis la 21an de julio 2017 videon, kiu montras la amplekson kaj perfortecon de la represio kondukita de la sekurecaj fortoj, kontraŭ la manifestaciantoj en Venezuelo, dum tiuj lastaj monatoj.

De la komenco de aprilo 2017, dekoj da miloj da Venezuelanoj defiladis sur la stratoj por protesti kontraŭ la kreskanta aŭtoritatismo de la registaro, kiu reagis plenumante perfortan represion. La sekurecaj fortoj pafis kaŭĉukajn kuglojn aŭ aliajn «kontraŭ-ribelajn» municiojn, tute proksime de manifestaciantoj, sturmis al manifestaciantoj per blendita veturilo, frapis perforte personojn, kiuj ne rezistis, trudeniris en la hejmon de personoj, pro suspekto, ke ili estas opoziciuloj. La sekurecaj fortoj ankaŭ arbitre arestis centojn da manifestaciantoj, observantojn kaj individuojn, kiuj kritikis la registaron. Ili poste estis persekutitaj ĉe militaj tribunaloj. 

«Tiuj bildoj de la represio kontraŭdiras la aserton de la registaro, kiu parolas pri provo de perforta puĉo fare de la opoziciuloj», deklaris José Miguel Vivanco, direktoro de la sekcio Ameriko ĉe "Human Rights Watch".

«La regionaj estroj devus reagi, klare menciante al la venezuelaj estroj kaj al la sekurecaj fortoj, ke tiuj agoj ne estos tolerataj, kaj ke la individuoj, kiuj plenumas aŭ kuraĝigas ilin devos respondeci pri siaj agoj» 

De komence de aprilo, pli ol 100 personoj estis mortigitaj kadre de manifestacioj, inkluzive de pluraj membroj de la sekurecaj fortoj, laŭ la buroo de la ĝenerala prokuroro, estrita de Luisa Ortega Díaz

Fine de la monato, la prezidento  Nicolás Maduro asertis, ke lia registaro neniam cedos al siaj opoziciuloj, kaj ke estontaj politikaj malvenkoj povus estigi novajn perfortojn.

«Tio, kion ni ne povos akiri per balotoj », li avertis, «ni akiros per armiloj»           

Gianni Scovino, junulo 33-jara, kiu suferas pro Asperger-sindromo, estas membro de la fondaĵo Testudo (Fundación La Tortuga), partoprenanto al la punka scenejo kaj anarkiista aktivulo. Li uzas artikolon de la ĵurnalo El Libertario en Jutuba kanalo: 

https://www.youtube.com/channel/UCt5E7TuSaxrHPyoXF07LlZg/videos, en kiu li publikigas videojn en la hispana kaj en la angla.

La 13an de julio, li estis perforte agresita fare de membroj de la Nacia bolivara polico kaj la Nacia bolivara Gvardio en parkumejo de la Centro Comercial Plaza Mayor de Lecherías en la ŝtato Anzoátegui, dum li kampanjis por la fondaĵo Testudo. Video disponeblas ĉi tie: 

https://www.youtube.com/watch?v=p5e5NDx7Ues

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }