10/07/2017
En Venezuelo, la kontestado ne malfortiĝas en la centa tago de manifestacioj kontraŭ la ŝavisma registaro de la Prezidento Nicolas Maduro. Fronte al la malabundeco, kiu tuŝas la landon, la loĝantoj plu esprimas sian koleron sur la stratoj de Karakaso, malgraŭ la represio. Ĉi-dimanĉon, unu el la gvidantoj de la opozicio, Leopoldo Lopez, estis liberigita pro sanproblemoj.
«Ni bedaŭregas la uzadon de torturo», deklaris Lilian Tintori, edzino de la opoziciulo Leopoldo Lopez. «Dum liaj lastaj tagoj da mallibereco, li maldikiĝis je ses kilogramoj, kaj havis vidperturbojn. Leopoldo estis enfermita en ĉelo dum 32 tagoj, senigita je ĉio. Ili rifuzis nutradi lin, kaj kiam li finfine manĝis en la maliberejo, li malsaniĝis».
En daŭro de tri monatoj, almenaŭ 91 personoj mortis pro kolizioj ligitaj al la manifestacioj. Venontan 16an de julio, la opozicio starigos simbolan referendumon. Ĝi intencas protesti kontraŭ la projekto de konstitucia asembleo, kiu povus plifortigi la potencon de la Ŝtatĉefo.