Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 juillet 2017 1 31 /07 /juillet /2017 15:43
Terure!

31/07/2017

Tio similas scienc-fikcion. Salajruloj de usona entrepreno ricevos enplanton de elektronika indentigita blato por eniri en la societon, kaj ekfunkciigi sian komputilon.

Zorgo ne plu okazos, kiam ili forgesos sian enirkarton por aliri la restoracion de la entrepreno aŭ por trapasi la pordon de ĝi!  Entrepreno de Vinconsino (Usono) proponos al siaj salajruloj, ekde la 1-a de aŭgusto, enplanti elektronikan cirkviton en lian manon. Praktiko jam testitaj en belga entrepreno.

La elektronika blato, samtipa ol tiu uzata por identigi la dorlotbestojn aŭ en la senkontakta kreditkarto, ebligos al la salajruloj de la entrepreno Three Square en River Falls, specialigita en projektoj de programaro por la aŭtomataj disdoniloj, konekti sian laborpostenon, ekfunkciigi la fotokopiilon aŭ pagi sian manĝaĵon en la restoracio. Por tio, sufiĉos al ili, etendi la brakon. 

La elektronika blato, el dimensio de rizgrajno, estas fabrikata de la societo Bio Hax, kaj kostas ĉirkaŭ 255 eŭrojn. Ĝi estas enplantita danke al specio de dika injektilo inter la dikfingro kaj la montrofingro.

 

Plimulto de salajruloj estas volontuloj  

Mirige, plimulto el la salajruloj de tiu entrepreno sin deklaris volontuloj por la eksperimento. El la 80 dungitoj, kvindek respondis jese. «Ni estas novigantoj ene de tiu teknologio», eksplikis la direktoro de Three Square

Tamen tiu teknologio starigas multajn demandojn pri la ekzistantaj riskoj, koncerne kolekton de personaj datumoj pri sano, pri lokalizado de la salajruloj, la laborhoraron ktp. Three Square certigas, ke la blatoj ne entenas GPS-sentilon. La persono estas lokalizita nur kiam ĝi efektivigas pagon aŭ ekfunkciigas sian komputilon. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }