Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 juillet 2017 4 20 /07 /juillet /2017 08:28

20/07/2017

Bildo AP/ Evgeniy Maloletka: Maljuna virino rigardas tra la fenestro de sia detruita hejmo en Adviikvo, Donecka provinco, la 2an de februaro 2017.

Ukrainio ŝajne pli kaj pli sinkas en krizon. La orientaj separatismaj aŭtoritatoj, kiuj kontraŭas la potencon de Kievo, anoncis sian volon krei novan ŝtaton nomitan «Malgranda Rusio», kiu anstataŭigus Ukrainion. Tiu projekto havas preskaŭ neniun bonŝancon de sukceso, sed la por-rusiaj ribelantoj anoncis sian projekton organizi referendumon en la tuta lando. La Ŝtato tiel kreita alprenus la nunajn ukrainiajn landlimojn, escepte de aneksita Krimeo.

«Ni pensas, ke la reganta ĥunto detruas la landon, la civitanoj suferas, sin pravigis Alexander Zakarĉenko, ĉefo de la separatismuloj. Mi kredas, ke ni devas helpi ilin, sed ne per milito, krom se Kievo instigas nin al tio. Kune, ni devas konstrui novan landon».

«Malorussia» - la malgranda Rusio en la rusa lingvo – estis la termino uzata dum la cara epoko por kvalifi tion, kio koincidas kun nuna Ukrainio. En la lando, la anonco okazigis surprizon, la aŭtoritatoj de Kievo kvalifis ĝin kiel «foiran spektaklon».

«Necesas kompreni, ke Alexander Zakarĉenko kaj Igor Plotnitskij ne estas politikuloj, sed marionetoj, kiuj diskonigas la mesaĝon de Rusio», reagis la prezidento Poroŝenko el Tbiliso, en Kartvelio.    

Ambaŭ viroj regas la memdeklaritajn respublikojn de Donecko kaj Luhansko. Laŭ la separatismuloj, tiuj teritorioj fariĝus la koro de nova Ukrainio.

De tri jaroj, la konflikto, kiu kontraŭstarigas separatismulojn kaj por-registarajn fortojn okazigis pli ol 10 000 mortintojn.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }