Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 juillet 2017 1 10 /07 /juillet /2017 16:09

10/07/2017

Bildo: "JUSTECO!"

25 tagoj da marŝado, 450 kilometroj da rezistado, tio estas kulmino por la turka opozicio. Antaŭ giganta homamaso, du milionoj da personoj laŭ la organizantoj, la opozicio finis sian «marŝadon por justeco» per kolektiĝo en Istanbulo. Tiu marŝado ekiris de Ankaro la 15an de junio, por protesti kontraŭ la enkarcerigo de elektito de la CHP (Respublika partio de la popolo) 

«La aŭtoritatoj diras al ni, ke justeco ne akiriĝas sur la stratoj, deklaris Kemal Kiliçdaroglu, la ĉefo de la CHP. Sed kiam en lando, maljusteco regas, ke laŭleĝa stato ne ekzistas, se ĉeestas neegalecoj, se la tribunaloj ne estas sendependaj, sed submetitaj al la politika potenco, se gazetoj kaj amaskomunikiloj, kiuj estas la okuloj kaj la voĉo de la publiko, estas trudsilentigitaj, ĉi-okaze, la nura loko kiu restas, por ke justeco esprimiĝu, estas la stratoj»       

La deputito CHP Enis Berberoglu estis kondamnita je 25 jaroj da malliberejo, ĉar li liveris al opozicia ĵurnalo konfidencajn informojn. Tiu kolektiĝo, senprecedenca en Turkio, estas la plej granda manifestacio de la opozicio de antaŭ kvar jaroj. Ĝi denuncas la aŭtoritatan miskonduton de la prezidento Erdoğan

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }