Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2017 5 07 /07 /juillet /2017 14:26
Idil Eser, direktorino de Internacia Amnestio pri Turkio

07/07/2017 

Internacia Amnestio denuncis ĵaŭdon la arestadon, fare de la turka polico, de sia direktorino pri Turkio, kun aliaj aktivuloj pri la homaj rajtoj, sur insulo marvaste de Istanbulo. Ĝi petas ilian tujan liberigon.

Idil Eser, direktorino de Internacia Amnestio pri Turkio, estis arestita merkredon, kun sep aliaj aktivuloj, dum kunsido de formado pri mastrumado kaj informadika sekureco, en Büyükada, precizigis la NRO pri defendo de la homaj rajtoj

Ankaŭ Svedo kaj Germano, edukistoj en tiu kunveno, estis arestitaj, deklaris Andrew Gardner, specialigita esploristo pri Turkio ĉe Internacia Amnestio.

Tiuj dek personoj estis pridemanditaj pro «aparteno al armita terorisma organizaĵo», laŭ S° Gardner, kiu asertas, ke Amnestio devis atendi ĝis ĵaŭdo posttagmeze por akiri novaĵojn pri ili. «Kia terorisma organizaĵo? Neniu scias».  

La esprimo «terorisma organizaĵo» plejofte indikas, fare de la turkaj aŭtoritatoj, la defendantojn de la predikisto Fethullah Gülen, akuzata pri organizo de la puĉo en julio 2016, aŭ la kurdajn separatismulojn de la PKK.

«Tio fakte estas provo turmentadi kaj enkarcerigi la defendantojn de la homaj rajtoj», denuncas S° Gardner. Li tamen substrekis, ke ĉiuj estas detenitaj en decaj kondiĉoj, en kvin malsamaj lokoj, en Istanbulo.

«Ni estas ege ĝenataj kaj koleraj, ke defendantoj de la homaj rajtoj, la plej konataj en Turkio, el kiuj la direktorino de Internacia Amnestio, estis arestitaj, sen ajna motivo», li insistis.

Tiuj arestadoj intervenis malpli ol monaton post tiu de la prezidento de Amnestio en Turkio, Taner Kilic, surbaze de «akuzoj absolute sen motivoj» ligante lin al la fiaskita puĉo de la 15a de julio 2016, laŭ Amnestio.   

Hugh Williamson, direktoro de la sektoro Eŭropo kaj Centra-Azio ĉe "Human Rights Watch", postulis la liberigon de la dek detenitoj, kaj «publikan klarigon». Li kvalifis tiun arestadon «novan hontindan agon por la turka Ŝtato», laŭ komunikaĵo de la NRO publikigita ĵaŭdon vespere.

«Mi starigis la demandon, sed ne ankoraŭ akiris respondon», deklaris siaflanke la eŭropa komisaro pri aliiĝoj, Johannes Hahn, kiu vizitis Ankaron ĵaŭdon, demandita pri la temo. «Estu certaj, ke ni priatentos tiun aferon, kaj aliaj», li aldonis.

Post la fiaskita puĉo kaj starigo de la urĝa stato, plu valida hodiaŭ, la turkaj estroj lanĉis elpurigon el tute nova amplekso, kadre de kio, ĉirkaŭ 50 000 personoj estis arestitaj, kaj pli ol 100 000 aliaj definitive aŭ provizore maldungitaj.       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }