Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 juillet 2017 7 02 /07 /juillet /2017 14:53
Foto Timothée Vinchon/VICE News: du aktivuloj de la asocio Shams (Ŝams), kiu luktas por malkriminaligo de samseksemo en Tunizio, manifestacias antaŭ la Nacia konsilio de la Ordeno de la kuracistoj, en Tunizo, la 2an de majo 2017.

02/07/2017

Juĝisto por infanoj de Sousse, en Tunizio, kondamnis pro kontumaco, adoleskanto 16-jara, je kvar monatoj da malliberejo, pro samseksemo. Li estis kondamnita surbaze de la punkodo, kiu antaŭvidas uzadon de anusekzameno. Tiu praktiko pretendas pruvi la seksorientiĝon de la akuzitoj. Tiu kondamno montras, ke Tunizio plu bezonas farendajn reformojn por lukti kontraŭ la seksaj diskriminacioj. 

En tiu afero, «la adoleskanto estis kondamnita surbaze de la artikolo 230 de la punkodo, kiu antaŭvidas anusekzamenon. Tiu praktiko pretendas pruvi la seksorientiĝon de la akuzitoj en la aferoj pri samseksemo. Tamen, tiu ekzameno ne estis plenuminta. Li rifuzis, konsiderante ĝin, kiel atencon kontraŭ lia homa digneco. Lia rifuzo estis konsiderata de la juĝisto, kiel pruvo de lia kulpeco», raportas la tunizia retpaĝo Kapitalis.  

La artikolo 230 eldiras, ke «sodomio …. estas punata je 3 jaroj da mallibereco». «En ĝia araba versio, kiu superregas la francan, ĝi klare kondamnas samseksemon. Ĝi do stariĝas sur diskriminacio bazita sur seksdiskriminacio, en plena kontraŭdiro kun la artikolo 21 de la Konstitucio, kiu asertas ke «la civitanoj estas egalaj koncerne rajtojn kaj devojn. Ili estas laŭleĝe egalaj, sen diskriminacio»», precizigas aliparte raporto pri la situacio de la samseksemaj personoj en Tunizio.

                

«Hontinda ekzameno» 

Ankaŭ nomata «hontinda ekzameno», «tiu praktiko malobservas, nekontesteble kaj ŝoke, la Internacian konvencion kontraŭ torturo, ratifita de la tunizia Ŝtato», sciigis en komunikaĵo, tunizia asocio de subteno al la malplimultoj. «La asocio Damj por justico kaj egaleco, nombris ilin ĝis 22 de post januaro 2017, kaj taksas ilian nombron inter 60 kaj 70 ĉiujare», raportas la retpaĝo Vice News.

Ege kritikata, tiu ekzameno estas denuncata ankaŭ de la tuniziaj kuracistoj. La 3an de aprilo 2017, la Nacia konsilio de la Ordeno de la kuracistoj petis de la leĝ-kuracistoj rekviziciitaj fare de la justico, ke «ili informu la personojn, kiujn ili devas ekzameni, pri ilia rajto rifuzi tian ekzamenon». Tiun peton, la asocio Shams (kiu aktivas favore al malkriminaligo de samseksemo en Tunizio) taksis nesufiĉa. Ĝi petas de la Konsilio de la Ordeno, ke «ĝi plu antaŭeniru», efektivigante «disciplinajn punojn kontraŭ la kuracistoj, kiuj akceptas praktiki anusekzamenon». Laŭ ties porparolanto, Bouhdid Belhedi, «tio ebligos vere transpasi de teorio al praktiko».     

La juĝo de Sousse atestas, trans la demando pri tiu «hontinda ekzameno», pri la malfacilaĵoj kreitaj de la leĝo, kaj ankaŭ de la plej konservativaj sektoroj de la socio, kontraŭ la samseksemuloj. Ankaŭ en Sousse, du junuloj 20 kaj 21-jaraj estis kondamnitaj je 8 monatoj da malliberejo pro «samseksemaj praktikoj»… malgraŭ la negativaj rezultoj de la ekzameno.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }