Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juillet 2017 4 27 /07 /juillet /2017 20:05

27/07/2017

Seksperfortoj el amasa amplekso, tio estas la alarmkrio de "Internacia Amnestio" en Sud-Sudano. La NRO publikigas nerefuteblan raporton. Seksperforto estas tie uzata kiel strategio de etna purigado. De post decembro 2013, la plej juna lando en la mondo suferegas enlandan militon, kiu kontraŭstarigas la klanon de la prezidento, Salva Kiir, kiu estas Dinkao, kaj lian eksan kun-prezidenton Riek Machar, kiu estas Nuero. "Internacia Amnestio" estas aparte maltrankvila pro la manko de psikologiaj kaj kuracaj flegadoj por la viktimoj de seksperfortoj. 

«Tiuj, kiuj plu vivas post seksperfortoj en Sud-Sudano, frontas multegajn  defiojn», eksplikis Priscilla Nyagoah, regiona aktivulino en Sud-Sudano por "Internacia Amnestio".

«Ili frontas ne nur defiojn por ricevi taŭgan kuracan traktadon, sed ankaŭ stigmatizadon de iliaj komunumoj kaj ties familioj. Virinoj estas repudiataj de siaj edzoj, deflankigitaj fare de siaj komunumoj, malsame traktataj, kaj akuzataj, ke ili respondecas pri tio, kio okazis al ili, anstataŭ mallaŭdi la kulpinton».

Kaj ilia suferego riskas daŭri: pasintan vendredon, la okcidentaj donacantaj landoj anoncis, ke ili ne plu finance subtenos la pac-akordon, pro foresto de kvietiĝa signo. La perfortoj en Sud-Sudano daŭros.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }