Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juillet 2017 6 22 /07 /juillet /2017 14:00
Bildo: Strikanta ministo dum manifestacio en Limao, la 20an de julio 2017. REUTERS/Guadalupe Pardo

22/07/2017

La sindikataj laboristoj de 56 peruaj minejoj komencis de antaŭ du tagoj senliman ĝeneralan strikon. Ili protestas kontraŭ projekto de reformo de la laborleĝo, dezirata de la prezidento Pedro Pablo Kuczynski.      

La 45 000 sindikataj laboristoj de 56 minejoj mobiliziĝis. La movado tuŝas kelkajn el la plej grandaj ekspluatejoj de kupro: Antamina, Cerro Verde, Cuajone kaj Toquepala, kiuj apartenas al kompanioj kiel BHP Billiton, Glencore kaj Southern Copper.

La strikantoj protestas kontraŭ projekto de reformo de la laborleĝo kiu, laŭ ili, damaĝos la sekurecon, faciligos la maldungojn, kaj transigos la koston de la laboreca monkompenso de la entreprenoj al la laboristoj.

Dua tutmonda produktisto de kupro kaj arĝento, Peruo forte dependas de sia min-aktiveco. Ĝis nun, la efiko de la striko ŝajnas «relative limigita», indikis la ministro pri Energio kaj Minoj, Gonzalo Tamayo. Ĉar la striko estis antaŭanoncita, la min-kompanioj fakte preventis la okazaĵon, kaj anstataŭigis la strikantojn per provizoraj laboristoj.    

 

60% el la eksportadoj 

La produkto do ne ankoraŭ estas tute paralizita, sed la efiko al la perua ekonomio povus pligraviĝi, okaze se la striko daŭras.

La metaloj reprezentas 60% el la peruaj eksportadoj, dum la ekonomio de la lando malkreskas. Temas pri la unua striko en la min-sektoro, spertata de la prezidento Kuczynski, preskaŭ jaron post lia alveno al la potenco.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }