Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juillet 2017 6 08 /07 /juillet /2017 14:11

08/07/2017

Kvankam Indonezio kaj Malajzio estas frataj landoj, kiuj ambaŭ apartenas al la unuiĝinta merkato Asean, Malajzio rekomencas ĉasadon kontraŭ la indoneziaj migrantaj laboristoj ĉeestantaj sur sia teritorio (1,5 miliono da personoj). 

«Centoj da indoneziaj migrantaj laboristoj, kaj ties junaj gefiloj, fuĝis en la arbarojn de Malajzio, por eskapi la amasarestadojn de la malajzia polico», raportas Koran Tempo. Laŭ aktivulo de Migrant CARE Malaysia, NRO fondita en Indonezio, kiu luktas favore al la rajtoj de la migrantoj, tiuj virinoj kaŝiĝas tie de kvar tagoj sub pluvego, sen akvo kaj nutraĵo. «Mi esperas, ke la malajzia ambasadejo prizorgos tion, ĉar kelkaj havas bebojn kun si», li deklaris al la indonezia ĵurnalo.

      

Normaligo tro multekosta 

La 15an de februaro 2017, la malajzia registaro starigis proceduron nomitan "E-Kad" (Enforcement Card) ebligante al la migrantaj indoneziaj laboristoj, plimulte virinoj (ĉirkaŭ 1,5 miliono da personoj), normaligi sian situacion antaŭ la 30an de junio, kontraŭ pago de 300 ĝis 600 eŭroj. Nur 22 000 faris tion. Post la limdato, la malajzia lanĉis en du tagoj 181 amasarestadojn en la superbazaroj, kaj plenumis 249 arestadojn.

Se iliaj kulpoj estas deciditaj, tiuj migrantoj estos kondamnitaj je du monatoj da malliberejo, antaŭ resendo en ilian landon. «Ni ĉion faros por garantii ilian protektadon kaj defendadon», certigis la indonezia ministro pri Dungado, Hanif Dhakiri. «Sed, aldonas Koran Tempo, li petis de Malajzio plenumi la amasarestadojn en la laborlokoj de la migrantoj por arestadi ankaŭ ilian dunganton». La ministro ankaŭ pledis favore al prokrasto de la limdaton de la "E-Kad", simpligo de ties proceduro kaj malaltigo de ties kosto, multe tro alta por la indoneziaj laboristoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }