
03/07/2017
Fronte al la migradpremo, kiu kreskis kompare kun 2016, Italio bezonas helpon de siaj eŭropaj najbaroj. En tiu senco, Marco Minniti, itala ministro pri Internaj aferoj, petis dimanĉon 2an de julio, de la aliaj landoj, ke ili malfermu siajn havenojn al la ŝipoj, kiuj sukuras la migrantojn. Tio ebligus iom dividi la premon, kiu pezas sur Romo, kun siaj francaj kaj germanaj samranguloj, kiujn li renkontis dimanĉon vespere en Parizo.
«Mi estas eŭropamanto, kaj estus fiera se ŝipo, eĉ ununura, anstataŭ alveni en Italio, albordiĝus ĉe alia haveno», deklaris Marco Minniti dum intervjuo en la ĵurnalo Il Messaggero. Kun Gérard Collomb (franca ministro pri Internaj aferoj) kaj Thomas de Maizière (germana ministro pri Internaj aferoj), li interdiskutis en Parizo pri «kunordigita aranĝo» por helpi Italion fronti la migrantan alfluadon.
Italio akceptis de post la jarkomenciĝo pli ol 83 000 migrantojn, t.e kresko de pli ol 19% kompare kun la sama periodo en 2016, plejparte devenantaj de Libio.
La alta-komisaro de Unuiĝintaj Nacioj, Filippo Grandi, lanĉis similan alvokon en komunikaĵo publikigita la 1an de julio. Li postulis regionan, interkonsentitan kaj komunan aranĝon, al «problemo el internacia graveco». «Ni nur estas ĉe la somera komenciĝo, kaj sen kolektiva agado, ni bedaŭrinde spertos pli da maraj tragedioj» li avertis, substrikante, ke «2 300 personoj mortis en Mediteraneo de post la jarkomenciĝo».