Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2017 1 17 /07 /juillet /2017 15:19

17/07/2017

Buldozoj ekfunkciis, ĉi-dimanĉon en Sanao, por malembarasi la forĵetaĵojn kaj la stagnantan akvon el la stratoj de la urbo.

Jemeno estas ruinigita de la ĥolero, kiu disvastiĝas pro la milito.

Post pli ol du jaroj da konflikto, la sanitaraj infrastrukturoj kadukiĝis .

La ĥolero ŝajne okazigis pli ol 1700 viktimojn, kaj 320 000 personoj suferas de la epidemio, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.

Al tio, aldoniĝas la ripetitaj nutraĵmankoj.

«7 milionoj da personoj, el kiuj 2,3 milionoj da infanoj misnutritaj kaj 500 000 infanoj malpli ol 5-jaraj, kiuj suferas pri grava subnutrado, estas minacataj de malsatego, vundeblaj je malsanoj kaj riskas malrapidan kaj dolorigan morton», raportis ĉi-semajne Stephen O’Brien, ĉefo de la humanitara helpo de UN ĉe la konsilio pri sekureco.     

La infanoj estas la unuaj nebatalantaj viktimoj de tiu enlanda milito. Pli ol miliono da dozoj de vakcinoj ne estis liveritaj al Jemeno pro la konflikto, kiu kontraŭstarigas la registaran armeon subtenatan de Sauda Arabio, kaj ties aliancanojn, al la ŝijaismaj ribelantoj Hutioj, subtenataj de Irano.

De post 2015, la konflikto okazigis pli ol 10 000 mortintojn .

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }