Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juillet 2017 4 06 /07 /juillet /2017 19:55

06/07/2017

En Hamburgo, la G20 ne ankoraŭ komenciĝis sed la protestoj, siaflanke, ne atendis la komenciĝon vendredon, de la pintkunveno.

Merkredon kontraŭ-G20-uloj defiladis sur la stratoj, sed la plej tumulta kolektiĝo estas atendita ĵaŭdon.

«Memstara Alianco kontraŭ-kapitalisma»,  alprenis kiel sloganon «Bonvenon en infero». 10 000 personoj povus partopreni ĝin.

La aŭtoritatoj timas ĉeeston de miloj da «Nigraj blokoj», tiuj grupetoj de anarkiistaj kaj aŭtonomaj aktivuloj, pretaj al alfronto kontraŭ la polico.      

«En la mondo, la vivo estas infero por multaj homoj, kaj ni volas tion esprimi. Ni ankaŭ volas diri, ke ni ne pretas kunlabori. Ni volas tumultigi tiun sensencan pintkunvenon», eksplikas Michael Martin, porparolanto kaj kunorganizanto de la kampanjo «Bonvenon en infero»    

En la nokto de mardo ĝis merkredo, interpuŝiĝoj okazis inter policistoj kaj protestantoj, kiuj deziris tendumi en publikaj ĝardenoj de la urbo, malgraŭ malpermeso.

De semajnoj, la kontraŭ-G20-uloj promesas blokadi la laborojn de la estroj de la dudek plej riĉaj landoj de la planedo en Germanio.

Pli ol 30 kolektiĝoj estas antaŭviditaj dum ambaŭ tagoj. Sekurecaj aranĝoj estas starigitaj. 20 000 policistoj estos deplojitaj.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }