Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 juillet 2017 2 04 /07 /juillet /2017 17:26
La laboristoj de la bananplantejoj postulas plibonigon de siaj laborkondiĉoj, kiuj similas al trudlaboro: kelkaj laboristoj transportas inter 6 kaj 7 tunojn da bananoj ĉiutage sur siaj ŝultroj, aliaj paŝas 24 kilometrojn ĉiutage. Tiuj, kiuj detranĉas levas ekvivalenton de 24 ĝis 28 tunoj ĉiutage. Multaj suferas pri doloroj, fizikaj misformaĵoj, rumatismoj. Submetiĝo al pesticidoj okazigas malsanojn kaj antaŭtempajn mortojn. Tio ĉi, kontraŭ salajroj inter 1 000 kaj 1 100 eŭroj monate.

04/07/2017 

La laboristoj de dudeko da bananplantejoj en Gvadelupo, kiuj strikis de post la 18a de majo, relaboros post subskribo de akordo kun la produktistoj de la sektoro, laŭ sindikata kaj dunganta informfontoj.

Tiu akordo starigas bazojn de intertraktado, koncerne la laborkondiĉojn ĝenerale, kaj aparte «aplikadon de la leĝo pri salajro-monatigo», indikis Jean-Marie Nomertin, ĝenerala sekretario de la CGT en Gvadelupo

Tiu leĝo ekvalida de post la 1a de januaro 1989 en agrikulturo, ebligas al la laboristoj de la sektoro ricevi fiksan salajron. Ĝi estas malmultege aplikata en Gvadelupo, kie tag- kaj task-laboro estas praktikataj.

 

La nepagitaj salajroj atingas 4 000 eŭrojn por kelkaj, ĝis 25 000 por kelkaj aliaj 

«Laŭ niaj kalkuloj, en daŭro de kvin jaroj, la ŝulditaj sumoj por kompensi la nepagitajn salajrojn atingas 4 000 eŭrojn por kelkaj, ĝis 25 000 por kelkaj aliaj», laŭ S° Nomertin.

La striko, kiu komenciĝis la 18an de majo, fine trovis solvon en la oficejoj de la Ŝtatservoj, pere de plano starigita de la prefekto.

«Ni kreos parecan komisionon, kiu kunsidos ĉiusemajne dum kvar monatoj por studi ĉiujn situaciojn» koncerne salajro-monatigon, kaj «glatigi la neleĝajn aferojn», indikis S° Jérôme Niberon, advokato de la grupo de la bananproduktistoj.

 

La laboristoj petas «aplikadon de ĉiuj decidoj de la juĝo de la Laborkortumo» 

La laboristoj fakte petas «aplikadon de ĉiuj decidoj de la juĝo de la Laborkortumo», de la 31a de marto 2017 pri la societo Bois Debout, kondamnita al monpunoj pro foresto de salajro-monatigo, kaj malbonaj laborkondiĉoj por ĝiaj salajruloj.

«La problemo de tiu lasta postulo estas, ke ĝi necesigas aplikadon de la decido al la tuta sektoro», aldonas S° Niberon, laŭ kiu diverseco de la individua situacio en la plantejoj, ne ebligas pritrakti tiun logikon de salajro-monatigo per «kolektiva decido».

En oktobro, dua sesio pri la aliaj postuloj estos intertraktitaj de ambaŭ partoj.

La laboristoj postulas efektive «pli bonajn kondiĉojn de higieno, sekureco kaj laboro», laŭ sindikata komunikaĵo, kaj interalie «atribuo de laborvestoj» 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }