Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2017 2 18 /07 /juillet /2017 12:35
Bildo: La eŭropa komisaro pri la Internaj aferoj, la Greko Dimitris Avramopoulos, interparolas kun migrantoj, dum lia vizito en la kampadejo Moria, en Lesbo, en marto 2017. STRINGER/AFP

18/07/2017

La NRO «Refugees International» lanĉas alarmon: la situacio sur la grekaj insuloj oriente de la Egea maro estas «katastrofa». Iom malpli ol jaro post la efektivigo de la akordo inter Eŭropa Unio kaj Ankaro, la nombro de alvenintoj vere estis draste reduktita. Sed por tiuj, kiuj atendas por scii, ĉu ili estos resenditaj al Turkio, la necerteco kaj la kondiĉoj de akceptado estas malfacile elteneblaj. 

La NeRegistara organizaĵo Refugees International preparas raporton pri la situacio sur la grekaj insuloj, sur kiuj preskaŭ 14 000 rifuĝintoj kaj migrantoj atendas por scii, ĉu ili estos resenditaj al Turkio.

Dum la kondiĉoj de akceptado ĝenerale pliboniĝis, Izza Leghtas, la porparolanto de la NRO por Eŭropo eksplikas, ke kelkaj plu vivas en tendoj meze de ratoj:         

«Digneco mankas en tiu afero, la homoj sin sentas humiligitaj… Ili spertis abomenindaĵojn en siaj landoj, faris longan kaj danĝeran vojaĝon por alveni ĉi tien, elspezis multe da mono, kaj ne havis elekton. Li finfine troviĝas tie en tiaj kondiĉoj». 

 

Kelkfoje, memmortiga provo. 

S-ino Leghtas maltrankviliĝas ĉefe pro foresto de taŭga kuracado. Tamen, ĉi tie komence de aŭgusto, la registaro akiros plenan mastrumadon de la eŭropa helpmono destinita al aranĝo de la migradkrizo sur la insuloj.

Ĝis nun, la mono estis rekte transigita al la NeRegistaraj organizaĵoj. Sep el ili antaŭnelonge publikigis komunikaĵon por esprimi sian maltrankviliĝon koncerne la transiran periodon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }