Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juillet 2017 6 29 /07 /juillet /2017 19:54

29/07/2017

La 18an de julio, la publikigo de la fina raporto pri la skandalo de la Regensburga Koruso klarigas la krimojn plenumitajn kontraŭ junaj lernantoj. Preskaŭ 550 knaboj estis viktimoj de fizikaj ekstrem-perfortoj dum jardekoj. 

547 infanoj el la fama germana katolika Regensburga Koruso, la Regensburger Domspatzen, suferis pri ekstremaj perfortoj dum jardekoj. Tio estas la konkludo de la 450-paĝa raporto, ellaborita de la sendependa enketisto Ulrich Weber, juristo nomumita de la nuna episkopo Rudolf Voderholzer en aprilo 2015, por klarigi la aferon pri la krimoj, plenumitaj ĉefe inter 1950 kaj komence de la 1990-aj jaroj. Laŭ Weber, la reala nombro ŝajne atingas 700 viktimojn. Li asertas, ke ankaŭ 67 knaboj suferis pri seksperfortoj.

Inter la 49 supozitaj kulpintoj troviĝas eks-instruistoj, kaj la eks-direktoro de la koruso, Georg Ratzinger, la frato de la papo Benedikto la 16-a, kiu ŝajne silentis pri la praktikoj, kiujn li ekkonis, mencias Die Zeit.

 

Advokato Ulrich Weber

«Same kiel en koncentrejo»  

En la raporto, eks-lernantoj priskribas la institucion kiel «malliberejon», eĉ kiel «koncentrejon», raportas Die Welt. La perfortoj estis longtempe pravigitaj per la fakto, ke temas pri lernejo de edukado de la elitoj, kaj ke sukceso pli gravas ol ĉio ajn. La silenta kartelo, kiu iom post iom instaliĝis, plifortiĝis pro la malsukceso de la intervenoj de pluraj instancoj, el kiuj la gepatroj, la episkopejo kaj kelkaj publikaj organismoj.

«La absolvo estas konsentita al tiu, kiu pentas, surgenuiĝas ĉe la konfesejo kaj konfesas siajn pekojn. Sed, por ke konfeso estu valida, ĝi devas esti kompleta», komentas Die Welt. La faktoj preskriptiĝis, kaj punpersekutoj ne okazos. La konservativa ĵurnalo krome opinias, ke la monkompensoj estas malaltaj, temante pri unu el la plej riĉaj episkopejoj de Germanio. La sumo ŝajne atingos 5 000 ĝis 20 000 eŭrojn por ĉiu viktimo, t.e totala sumo je ĉirkaŭ tri milionoj da eŭroj. «Laŭ multaj el ili, tio ne estas afero de mono», aldonas Der Spiegel, pensante pri la homaj katastrofoj spertitaj.  

 

La Katolika kleriko ne havas ekskuzojn 

La eks-episkopo de Regensburgo enpostenigita dum la unuaj malkaŝoj, kardinalo Müller –  kiu neniam provis interparoli kun la viktimoj – plu rifuzas pardonpeti je la nomo de la Katolika eklezio.  

«Danke al Dio, Müller estis eksigita el sia posteno de prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la Fido», skribas Die Tageszeitung, memorigante ke li eĉ kvalifis tiujn perfortojn kaj seksajn ekscesojn amase praktikitajn, kiel «apartajn kazojn».

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }