Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juillet 2017 1 03 /07 /juillet /2017 20:07

03/07/2017

Esceptafoje, la polico kaj la organizantoj interkonsentis pri la nombro da partoprenantoj. Ĉirkaŭ 10 000 personoj kolektiĝis ĉi-dimanĉon sur la stratoj de Hamburgo, norde de Germanio, por protesti kontraŭ la G20, kiu okazos tie venontajn vendredon kaj sabaton. La manifestaciantoj, kiuj firme kontraŭas la usonan prezidenton Donald Trump, postulis «alian politikon» kaj respekton de la medio. 

Jürgen Runge, membro de la BUND, Unuiĝo por medio kaj protektado de la naturo en Germanio, deklaris: «La klimata ŝanĝiĝo estas la plej grava defio de la 21a jarcento, kaj multaj aferoj plu restas por fari. Eĉ, se Usono eksiĝis el la akordo de Parizo pri la klimato, tio devas nenion ŝanĝi. Ni devas daŭrigi, ni ŝuldas tion al niaj gefiloj kaj ĉiuj infanoj». 

Kelkaj manifestaciantoj ankaŭ tute trankvile krozis sur la rivero, kiu trairas Hamburgon per ĉiaspecoj de boatoj. Por tiu G20-pintkunveno, la germanaj aŭtoritatoj deplojados 15 000 policistojn, ĉar ili timas tumultojn fare de ekstrem-maldekstraj aktivuloj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }