Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juillet 2017 6 15 /07 /juillet /2017 20:46
© Till Mayer / Handicap International

15/07/2017

La ununura elektro-centro de Gazao ne plu funkcias de merkredo, pro manko de karburaĵo. Pro tio, la Gazaanoj sinkas en mallumon.

La elektro ne estas la nura resurso, kiu mankas en la palestina enklavo. Trinkebla akvo estas malofta (95% el la akvo sur la teritorio ne estas trinkeblaj), la malfortaj medicinaj kapablecoj, kaj la senlaboreca procento ĉe la junuloj estas alarmaj: 60% el ili ne havas laboron.

Tiu humanitara situacio difektiĝas tagon post tago: laŭ raporto de Unuiĝintaj Nacioj, Gazao ne plu estos «vivtenebla» en 2020, se la nunaj kondiĉoj ne evoluas. «Ni atente observas la situacion, kaj ĉiuj indikiloj, energio, akvo, kuracado, dungado, malriĉeco, nutraĵa sekureco, kaj ĉiuj ĉi indikiloj dekliniĝas. Necesas meti la intereson de la civiluloj ĉe la unua rango, se oni deziras ŝanĝojn», deklaris Robert Piper, humanitara respondeculo ĉe UN.

Sub la efiko de la blokado trudita de Israelo kaj Egiptio, la 2 milionoj da loĝantoj amasigitaj en la enklavo estas la unuaj viktimoj de tiuj mankoj. Sed Tel-Avivo kaj Kairo ne estas la solaj, kiuj estas akuzataj. Laŭ UN, ankaŭ la dividoj inter la Hamaso kaj la Palestina Aŭtoritato malhelpas plibonigojn: ambaŭ kampoj ne sukcesis akordiĝi koncerne la imposton de la fuelo alkondukata ĝis Gazao.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }