Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 juillet 2017 7 09 /07 /juillet /2017 13:01

09/07/2017

Historie streĉita, la G20 finiĝis ĉi-sabaton en Hamburgo. La estroj de la grandaj mondaj potencoj alprenis finan komunikaĵon, kiu malbone kaŝas iliajn diverĝojn kaj la izolitecon de Usono. Memorinde estas la koncedoj, faritaj al Donald Trump pri la klimato. La G20 konstatis la eliron de Vaŝingtono el la pariza Akordo, kvankam ĉiuj aliaj landoj konsideras la akordon kiel «neinversigeblan».

«Estas klare, bedaŭrinde, ke ni ne povus atingi interkonsenton, sed la malakordoj ne estis viŝitaj, sed klare indikitaj», komentis la germana kancelierino Angela Merkel.

Pri la komerco, ankaŭ kompromiso minimuma estis pene akirita. La G20 reasertis sian engaĝiĝon lukti kontraŭ la «protektismo», samtempe agnoskante rajton al la landoj, uzadi «instrumentojn de komerca defendo».

Demandita pri lia debato kun Donald Trump, Vladimir Putin montriĝis fidema, sed ankaŭ evitema. «Mi ne devas malkaŝi ĉiujn detalojn de miaj interdiskutoj kun la prezidento Trump. Li starigis al mi demandon – mi respondis, li starigis aliajn demandojn – mi pravigis min. Kaj mi opinias, ke li kontentiĝis je miaj respondoj», komentis la rusia prezidento.    

La ĉefa konflikto temis pri la suspektoj de rusia entrudiĝo en la usonan prezidentan baloton. La Blanka Domo asertis siaflanke, ke Donald Trump montriĝis ofensiva, fronte al la mastro de la Kremlo.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }